Japana Aerokosmo-Esplora Agentejo
Etoso
Esperanta nomo | Japana Aerokosmo Esplorado Agentejo |
Oficialaj nomoj | jp: 宇宙航空研究開発機構 (JAXA) an: Japanese Aerospace Exploration Agency (JAXA) |
Fondiĝo | 1-a de oktobro de 2003 |
Tipo de la Organizo | Kosma agentejo |
Prezidanto | D-ro. Keiji TACHIKAWA |
Ĉefaj raketoj | H-II H-IIA H-IIB |
Retejo | JAXA |
Japana Aerokosmo Esplorado Agentejo (JAXA, jp: 宇宙航空研究開発機構, Uĉju uko uku ken kju kaihacu kikou) estas la nacia agentejo en Japanujo por la esplorado de kosmo. Ĝi estis fondita la 1-an de oktobro de 2003 el tri pli fruaj kosmoesploraj japanaj organizoj, nome el NASDA (Nacia Kosmo Disvolviĝo Agentejo de Japanujo), ISAS (Instituto de Kosmo kaj Aeronaŭtikaj Sciencoj) kaj NAL (Nacia Aerokosmo Laboratorio de Japanujo).
Kosmaj programoj
(inter krampoj la eka jaro)
Finitaj programoj
- Sakigake – esploro de la kometo Halley (1985)
- Suisei – esploro de la kometo Halley (1985)
- Muses-A – lunosondilo (1990)
- ADEOS – Teroobservaj satelitoj (1997, 2002)
- HALCA – radioastronomia satelito (1997)
- PLANET-B – la unau japana sondilo al Marso (1998)
- Astro-E – rentgenastronomia satelito (2000)
Aktivaj kosmaj programoj
Planitaj programoj
- Japanese Experiment Module – japana esplora modulo de la Internacia Kosmostacio (2007)
- Bepi Colombo – esploro de Merkuro kun ESA (2009)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝo de JAXA (japana kaj angla)