Jaroslavl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jaroslavl (apartigilo)
Jaroslavlo
ruse: Ярославль
urbo
Vido al la t.n. strelka - kunfluejo de Volgo kaj Kotorosla en la urbo
Blazono
Oficiala nomo: Ярославль
Lando Rusio Rusio
Provinco Jaroslavla provinco
Historiaj regionoj Jaroslavla princlando, Rusa carlando
Riveroj Volgo, Kotorosla
Situo Jaroslavl
 - alteco 100 m s. m.
 - koordinatoj 57° 37′ 00″ N 39° 15′ 00″ O / 57.61667 °N, 39.25000 °O / 57.61667; 39.25000 (mapo)
Areo 205,3 km² (20 530 ha)
Loĝantaro 606 800 (01.01.2010)
Denseco 2 955,67 loĝ./km²
Fondo 1010
 - unua skribmencio 1071
Horzono MT (UTC+4)
Poŝtkodo 150000—150066
Telefona antaŭkodo +7 4852
Aŭtokodoj 76
OKATO 78 401
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Jaroslavl
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2005 (#29)
Numero 1170
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Yaroslavl
Retpaĝo: www.city-yar.ru
Preĝejo de sankta Eliaŝo en Jaroslavl

Jaroslavl, ankaŭ esperantigata Jaroslavlj kaj Jaroslavlo (ruse Ярославль) estas urbo en Rusio. Ĝi troviĝas 282 km nord-oriente de Moskvo borde de la rivero Volgo.

La urbo estas administra centro de la Jaroslavla provinco.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 78401.

La interurba telefona kodo estas 4852, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2010).

Unuafoje la urbo estis skribe menciita en la jaro 1071.

En la 17-a jarcento Jaroslavl estis grandega komerca kaj metia centro. Dum 1658 okazis granda brulego, kiu detruis ĉiujn lignajn konstruaĵojn. Do, ŝtona konstruado ekdisvastiĝis. Laŭ ordono de Petro la Granda dum la jaro 1722 komenciĝis konstruado de granda manufakturo en la urbo. Poste, en la 18-a jarcento la urbo estiĝis grava industria centro. Ĝis la jaro 1708 Jaroslavl estis parto de la Peterburga gubernio. Dum 1750 Fedor Volkov tie fondis la unuan profesian teatron en Rusio.

La ekonomio de la urbo bazitas sur grandindustrio, ĥemia kaj nafta industrio.

En la urbo estas fervoja stacio.

Jaroslavl estas parto de la Ora Ringo de Rusio, grupo de historie gravaj urboj, kie konserviĝis multaj historiaj memoraĵoj.

Ĉiun lastan sabaton de majo en la urbo okazas Urba Festo.

Urbopartnerecoj

Exeter, Britio

Poitiers, Francio

Kassel, Germanio

Hanau, Germanio

Jyväskylä, Finlando

Burlington, Usono

Famuloj

Akcidento

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda