Jaspo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bunta jaspo el Madagaskaro

Jaspo - laŭ la Malnova Testamento de la Londona Biblio en traduko de L. L. Zamenhofo jaspiso - estas mikrokristala, fajngrajna variaĵo de la mineralo kvarco (SiO2). Ĝi tre parencas al la ĉiam fibre strukturigita mineralo kalcedono - same kvarca variaĵo - kaj laŭ multaj sciencistoj estas subvariaĵo de ĝi. La parenceco tiom proksimas, ke eĉ aperas ŝtonoj en kiuj fajngrajna, do jaspa, kaj fibre strukturigita, do kalcedona minerala materialoj estas interplektitaj kaj kunkreskiĝintaj.

Jaspo konsideriĝas gemo kaj home utiliĝas ekskluzive por kreado de juveloj.

Ecoj

Jaspo malofte troveblas en pura formo. Pro miksiĝoj kun agatoj kaj opaloj, sed ankaŭ pro nekvarcaj miksiĝoj (kiuj permeseblas ĝis 20 procentoj, krome ŝono ne plu rajtas nomiĝi jaspiso) de argilo, fera oksido, fera hidroksidomangana hidroksido. Pro tiu diversexo la kxemiaj kaj fizikaj ecoj tre varias, kaj same la koloroj. Sekve de tio multaj similformaj kaj -koloraj mineraloj vendiĝas sub la nomo "jaspo", sen vere meriti tion.

Etimologio

La vorto "jaspo" respektive "jaspiso" venas de la latina vorto iaspis kaj pli frue de la greka ἴασπις (íaspis), kiuj ambaŭ signifas "punkte kolorigita ŝtono". Tiu termino mem baze venas de la egiptapersa lingvoj (jaŝp). Kiel la unua frazo jam indikas, la gemo plurloke menciiĝas en la Malnova Testamento de la biblio.

Rilataj kredoj

La germana natursciencisto Konrad Gesner, kiu vivis dum la malfrua mezepoko, skribis: "La jaspo estas kiel ŝildo antaŭ la brusto, la glavo en la mano kaj la serpento sub la piedoj. Ĝi protektas kontraŭ ĉiuj malsanoj kaj novigas spiriton, koron kaj saĝon."

Jam en antikva Grekio oni kredis, ke portado de jaspo donus al la portanto spiritan harmonion kaj ke virinoj pro portado de la gemo havus harmonian gravedecon.

Ruĝkoloraj jaspo laŭ tiuj antikvaj tradicioj plej bone helpu kontraŭ vomemo kaj troa voremo.

Galerio

Eksteraj ligiloj

greke informoj de germanlingva gema enciklopedio greke informoj de anglalingva gema enciklopedio