Jean-Louis Tourenne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tourenne.
Jean-Louis Tourenne
Jean-Louis Tourenne, vespere de la prezidenta baloto de 2012.
Jean-Louis Tourenne, vespere de la prezidenta baloto de 2012.
Persona informo
Jean-Louis Tourenne
Naskiĝo 25-a de aŭgusto 1944
en La Mézière (Ille-et-Vilaine), Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Socialista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
urbestro de La Mézière
Prezidanto de la Departementa Konsilio de Ille-et-Vilaine
Dum 2004-
Antaŭulo Marie-Joseph Bissonnier
Sekvanto estonta
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Louis TOURENNE (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1944[1] en La Mézière (Ille-et-Vilaine)) estas franca politikisto. Sekve de la kantonaj balotoj de 2004, fariĝis la 1-a maldekstra prezidanto de de la Departementa Konsilio de Ille-et-Vilaine. Li estis ankaŭ senatano ekde la 29-a de septembro 2014.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emerita estro de kolegio, Jean-Louis Tourenne estas la prezidanto (Socialista Partio) de la Departementa Konsilio de Ille-et-Vilaine ekde la 1-a de aprilo 2004, sekve de la kantonaj balotoj de la 28-a de marto 2004, per kiuj la maldekstro venkis la dekstron en la departemento por la 1-a fojo ekde 1848. Li estis krome prezidanto de konstanta komisiono de la Departementa Konsilio. De 1994 ĝis 2008, li prezidis ankaŭ la komunumaron Val de Ille, kiu arigas naŭ komunumojn.

En 1973, Jean-Louis Tourenne, tiam profesoro pri matematikoj, konkeris sian 1-an politikan mandaton, fariĝante la plej juna departementa konsiliano de Ille-et-Vilaine, post elekto en la kantono Hédé. En 1983, li est elektita urbestro de La Mézière, sia naskiĝa komunumo. Li tia restis ĝis en majo 2004, kiam li forlasis tiun postenon pro kumulo de politikaj mandatoj.

En julio 2008 li vigle kritikis la prefetan aŭtoritaton pro efektivigo de genetika testo al juna angolano (eksterlandano en neregula stato) pri kiu li formale respondecis. Li konsideris ke la la kuratoro (la Prezidanto de la Departementa Konsilio) devas permesi antaŭ ol efektivigi tian teston[2].

Proksima de Edmond Hervé, eksa socialista urbestro de Rennes, Jean-Louis Tourenne estis kandidato, kapo de listo de la Socialista Partio en la senatanaj balotoj de 1998. Li estis ankaŭ prezidanto de la "Socialista kaj ProgresDemokrata" frakcio en Ille-et-Vilaine de 1985 ĝis mars 2004.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]