Jean Bauhin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Bauhino
la Maljuna
(1511-1582)
Franca kirurgo, kuracisto, kaj luterana, privata kuracisto de Johana de Albreto (1528-1572), reĝino de Navaro.
Franca kirurgo, kuracisto, kaj luterana, privata kuracisto de Johana de Albreto (1528-1572), reĝino de Navaro.
Persona informo
Jean Bauhin
Naskiĝo 24-a de Aŭgusto 1511
en Amiens, Francio
Morto 23-a de Januaro 1582
en Bazelo, Svisio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Familio
Infanoj Johann BauhinGaspard Bauhin vd
Profesio
Okupo kuracisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Boano (1511-1582) estis franca kirurgo kaj persona kuracisto de la reĝino de Navaro. La religia intereso, promociita per la studo de la traduko de la Nova Testamento farita de Erasmo, kondukis lin al akceptado de la reformita fido (1532). Persekutita, li fuĝis al Anglio, sed post tri jaroj li reen revenas al Francio kaj edziĝis al Jeanne Fontaine.

Post iom da tempo la persekutoj reekiĝas, li arestiĝas en Parizo kaj estas kondamnita al morto. Tamen, per la helpo de la princino Margareta, fratino de la reĝo Francisko la 1-a, li rekonkeras la liberecon kaj postenon kiel privatan kuraciston. Tamen, pelita de novaj persekutoj, li estis devigata fuĝi ree, ĉifoje al Amsterdamo, kie li aktivis kiel kuracisto.

Sed, persekutita ree de la inkvizicio li iras ĉifoje al Germanio kaj en 1542 al Antverpeno, kie li laboris kiel kuracisto. Bedaŭrinde protestantaj persekutoj kaptis kaj ekzekutis ĉiujn protestantojn en la urbo kaj li sukcesis fuĝi al Bazelo. Tie li trovis efemeran laboron kiel korektanto kaj revizianto en la konata presejo de Johano Frobeno.

Iom post iom li rekonkeris sian medicinan praktikadon, kiel asociitan profesoron en la Universitato de Bazelo kaj tio donis al li la rimedojn por eduki siajn filojn kaj vivteni sin. El li ili heredis siajn inklinojn al naturhistorio, aparte rilate al botaniko, kiu iĝis ilia ĉefa intereso. Li estis patro de la famaj kuracistoj kaj botanikistoj Gaspard Bauhin kaj Johann Bauhin (1541-1613).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]