Jean Borel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
foto el germana E-bildkarto de 1909
foto el germana E-bildkarto de 1909

Jean BOREL (pseŭdonimoj: J. B., D. Spero; naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1868 en Couvet (Svislando); mortis en februaro 1946 en Lugano[1]) estis svisa esperantisto, publicisto kaj eldonisto, pioniro de la Esperanto-Movado en Svislando kaj Germanujo.

Borel studis diversajn sciencojn, precipe historion kaj ĵurnalismon. Li fariĝis esperantisto en Vaumarcus (Svislando, kantono Neŭŝatelo) en 1901 kaj kunfondis Svisan Esperanto-Societon (SES) en 1902, kies unua vicprezidanto (1902/03) li estis. En 1903 li estis unu el la unuaj kaj plej fervoraj iniciatintoj por Esperanto en Germanujo. Li kunfondis Esperanto-eldonejon Möller & Borel en 1903 kaj Berlinan Esperanto-grupon[2] samjare. Li fondis kaj redaktis Germanan Esperantiston en 1904 ĝis 1928. Li partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en 1905 kaj estis elektita kiel membro de la Lingva Komitato.

Verkoj

  • germanlingva lernolibro, en 10 eldonoj, 100.000 ekzempleroj, 1904-10;
  • broŝuro en 250.000 ekzempleroj, 1903-10.

Li fondis kaj redaktis Esperantan Bibliotekon Internacian, kies plurajn volumojn li verkis aŭ tradukis, ekzemple Sub la neĝo de Jacques Porchat el la franca. Li verkis franclingvajn verketojn kaj artikolojn pri Esperanto.

Fontoj

Künzli, Andreas. Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de-Fonds: Svisa Esperanto-Societo 2006, p. 234-235 (kun foto).

  1. Niaj mortintoj, en: Esperanto marto-aprilo 1946, paĝo 6.
  2. Rememoroj el 1903, Germana Esperantisto N-ro 2, 1924, p 23

Eĥo de Eko = Friedrich Ellersiek, Germana Esperantisto, N-ro 10, 1924, p. 181

Familienforschung pri Jean Borel detala esploro kaj komparo de fontoj.

Eksteraj ligiloj