Jean Przyluski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Przyluski
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1885 (1885-08-17)
en Le Mans
Morto 28-an de oktobro 1944 (1944-10-28) (59-jaraĝa)
en Mareil-sur-Loir
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École pratique des hautes études
Okupo
Okupo sciencisto
vdr

Jean Przyluski, denaske ankaŭ Jan Przyluski, estis poldevena franca lingvisto kaj akademiulo pri religioj. Li naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1885 en Le Mans kaj mortis en aĝo de 59 jaroj la 28-an de oktobro 1944 en Mareil-sur-Loir, eta komunumo de signife malpli ol 1000 loĝantoj en la franca departemento Sarthe.

Liaj interesoj variis vaste tra la strukturo de la vjetnama lingvo, la evoluo de la mitoj kaj legendoj en budhismo, same kiel hindoeŭropaj popolaj tradicioj kiel ekzemple la kulto de homlupo. Krome, li elpensis ĝeneralajn teoriojn pri la evoluo de religio, kiujn li prezentis en sia ĉefverko L'Evolution humaine ("la homa eboluo", 1942).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam tre juna, la Malproksima Oriento allogis lin. En 1907, en la aĝo de dudek du jaroj, li akiris la atestilon de la franca Kolonia Altlernejo, kaj li foriris al Hanojo kie li laboris en la kolonia administracio perfektigante sian scion pri la vjetnama, kio igis lin instrui tiun ĉi lingvon ĉe la supra loĝejo de Tonkino en 1909, poste por okupi la katedron pri vjetnama ĉe la Lernejo de Orientaj Lingvoj, unua kiel anstataŭa profesoro de 1913, poste kiel titulara profesoro de 1923 ĝis 1930.

Dume, en 1911, dum forpermeso en Francio, li diplomiĝis en la ĉina lingvo ĉe la sama Lernejo. Kaj daŭre en 1911, li iĝis kapo de la Indiĝenaj Aferoj-Sekcio ĉe la Ĝenerala Registaro de Hindoĉinio. Lia scio pri la vjetnama kaj lia granda pacienco gajnis al li la fidon kaj amon de la hindoĉinoj kaj ebligis al li plenumi tiun ĉi delikatan laboron. En 1912, li estis allasita kiel ekvivalenta membro de la Franca Lernejo de la Malproksima Oriento.

En 1913, li revenis permanente al Francio kaj rekomencis studojn kun majstroj kiel ekzemple Sylvain Lévi, Antoine Meillet, Louis Finot, kiuj igis lin majstri sanskriton, la palian kaj tibetan.

Doktoriĝinte en 1923, en 1926 li iĝis direktoro de studoj pri budhisma filologio ĉe la École pratique des hautes études (sekcio pri religiaj sciencoj), kaj en 1931 profesoro pri hindoĉinaj historio kaj filologio ĉe la Kolegio de Francio, kie li sukcedis Louis Finot. Li estis premiita per honora doktoreco de la Universitato de Varsovio en 1938.

Li mortis post longa malsano la 28-an de oktobro 1944.