Jean Sagbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Sagbo
Persona informo
Jean Gregoire Sagbo
Naskiĝo 10-an de majo 1959 (1959-05-10) (64-jaraĝa)
en Kotonuo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio • Respubliko Dahomeo • Popola Respubliko BeninoSovetunioRusio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Gregoire SAGBO (ruse Жан Грегуар Сагбо, naskita 10a de majo, 1959) estas en Benino naskita rusa bienaganto kaj politikisto. Lia posteno estas konsilisto de Novozavidovo en Konakovskij Distrikto, Tverja provinco. Sagbo estas la unua ruso de afrika deveno aŭ afrik-ruso, kiu estis elektita al loka konsilio en la rusa Federacio.[1][2] Li estis nomita kiel "Obama de Rusio".[3][4]

Frua vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Sagbo naskiĝis la 10an de majo, 1959 en Kotonuo en suda marborda regiono de la Respubliko Dahomeo. Li elmigris al Sovetunio en 1982 por studi ekonomikon en Moskvo. Li geedziĝis al virino de Novozavidovo, urbo de proksimume 10 000 homoj kiu troviĝas 100 kilometrojn norde de Moskvo kaj translokiĝis tien en 1989.[3][5] Li havas du filojn. Dum lia unua jaro en Novozavidovo, al lia tiam 4 jara pli aĝa filo Maksim oni kraĉis. Sagbo alfrontis la kraĉinton kaj poste aliaj rigardantoj subtenis Sagbo. Rasismaj atakoj okazas ofte en Rusio, 49 fojojn en Moskvo en unu jaro laŭ lobiada grupo. Sagbo parolas per franc-afrika akĉentita rusa lingvo.[6]

Ĉirkaŭ 10 jarojn antaŭ sia unua balotado, li organizis volontulan laboron por ĉiujara forĵetaĵ-kolekta tago. Li ankaŭ plantis florojn kaj purigadis stratojn antaŭ sia hejmo sen salajro.[3][4]

Kiel konsilisto, Sagbo kolektis donacojn turni kadukajn terenojn inter konstruaĵoj en parkoj. Sagbo estis elektita en 2010. Li esprimis ĝenon ke li estas nomita "Obama de Rusio" ĉar la simpla rilato inter ambaŭ estas ke ili estas nigruloj. La posteno de konsilisto (skabeno) estas sensalajra.

Sagbo estis citita kiel dirinta "Novozavidovo estas mortanta... Tio ĉi estas mia hejmo, mia urbo. Ni ne povas vivi tiel." Vjaĉeslav Arakelov, la urbestro de Novozavidovo diris "Lia haŭto estas nigra sed li havas rusan internon... la vojon laŭ kiu li zorgas pri ĉi tiu loko, nur ruso povas zorgi."[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]