Jean Seberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean SEBERG (naskiĝis la 13-an de novembro, 1938, mortis la 8-an de septembro, 1979) estis usona aktorino.

Jean Seberg naskiĝis en Marshalltown, Iowa. Ŝia aktora kariero komenciĝis en la jaro 1957, kiam la reĝisoro Otto Preminger inter 18.000 aspirantinoj elektis ŝin por la rolo de Johana de Arko en la filmo Saint Joan. Unu jaron poste ŝi denove aperis en filmo de Preminger: Bonjour Tristesse, laŭ verko de Françoise Sagan.

Poste Jean-Luc Godard invitis ŝin al Francio. En lia filmo À bout de souffle ŝi kune kun Jean-Paul Belmondo prezentis la ĉefrolon. Dum la sekvaj jaroj ŝi laboris en Usono kaj Eŭropo. Ŝi engaĝiĝis politike por la nigrula movado Black Panther Party.

En la jaro 1974 ŝi elprovis sin kiel reĝisorino, sed ŝia projekto Ballad for Billy the Kid ne gajnis grandan sukceson.

En sia persona vivo Jean Seberg ne trovis veran feliĉon. Ŝiaj edzecoj fiaskis post mallonga tempo, unu ido naskiĝis morta. Ŝi mem suferis de psikaj problemoj, uzis drogojn kaj plurfoje provis fari suicidon. Fine de aŭgusto 1979 ŝi malaperis, kaj kelkajn tagojn poste oni trovis ŝin morta en ŝia aŭto. Ŝi uzis trodozon da tablojdoj – probable mortigis sin mem. La lasta edzo, la verkisto Romain Gary mortigis sin mem dekses monatoj poste. Ŝia tombo troviĝas en la Pariza tombejo Cimitière du Montparnasse.

En la jaro 1995 aperis dokumenta filmo pri ŝia vivo: Jean Seberg: American Actress.

Listo de filmoj

  • Saint Joan (1957)
  • Bonjour Tristesse (1958)
  • The Mouse That Roared (1959)
  • À bout de souffle (Francio, 1959)
  • In the French Style (1962)
  • Lilith (1964)
  • The Beautiful Swindlers (1964)
  • Backfire (1964)
  • A Fine Madness (1966)
  • La ligne de démarcation (1966)
  • La Route de Corinthe (1968)
  • Les oiseaux vont mourir au Pérou (1968)
  • Pendulum (1968)
  • Paint your Wagon (1969)
  • Airport (1970)
  • L'attentat (1972)
  • Kill! (1972)
  • Camorra (1972)
  • The Corruption of Chris Miller (1973)
  • Les Hautes Solitudes (1974)
  • Ballad for Billy the Kid (1974)
  • Le grand délire (1975)
  • White Horses of Summer (1975)
  • Die Wildente (1976)

Eksteraj ligiloj

greke Jean Seberg ĉe Interreta filma datumbazo (angle)