Johano de Gerson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano de Gerson
Jean de Gerson (1363-1429)
Jean de Gerson (1363-1429)
Persona informo
Naskiĝo 13-a de decembro 1363
en Rethel,  Francio
Morto 12-a de julio 1429
en Liono,  Francio
Lingvoj Mezepoka latinomeza franca
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Alma mater Universitato de Parizo
Okupo
Okupo teologo • verkistofilozofoKanceliero • poeto
Verkoj Donatus spiritualis
vdr

Jean de GERSON (1363-1429) (* Rethel, en la 13-a de decembro 1363 - Liono, en la 12-a de julio 1429) estis franca teologo kaj filozofo. Jean doktoriĝis pri teologio en Parizo en 1393. Jam fame konata, li sukcedis en 1395 kiel kanceliero de la universitato de Parizo al Pierre d'Ailly. Post la murdo de la duko de Orleano en 1408, li akuzis la dukon de Burgonjo, aŭtoro de la murdo kaj kondamnigis Jean Petit, lia defendanto. Lia firmeco manifestiĝis ankaŭ rilate al la eklezio: eĉ se lia sinteno estis radikala kontraŭ la doktrinoj konsiderataj kiel herezaj, kiel ekzemple en la koncilioj de Pizo kaj Konstanco, en kiuj li kontribuis por la morto de Jan Hus kaj de Ĥeronimo de Prago, energio li subtenis la rajtojn je memstareco de la Galikana Eklezio, batalis kontraŭ ĉia rilaksado de la ekleziaj moroj, pledis por la supereco de la koncilia povo de la epispokoj super la povo de la Papo kaj laborigis por meti finon al la Okcidenta skismo.