Jenő Farkas (koreografo)
Jenő Farkas | |
---|---|
Jenő Farkas en 1969 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1926 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de januaro 2011 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | koreografo |
Jenő Farkas [jenO farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Jenő estis hungara dancinstruisto, koreografo.
Jenő Farkas[1][2] naskiĝis la 21-an de decembro 1926 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de januaro 2011 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Jenő Farkas akiris diplomon en la ĵus fondita "Demokrata Dancedukejo" en 1946. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Nádasi kaj Anna Misley. Post la diplomo li malfermis lernejon pri sociaj dancoj. Li estis devigsoldato inter 1950–1953, dum li akiris plian diplomon pri popoldancoj. Li gvidis plurajn popoldancistajn grupojn apartenantajn al fabrikoj, krome li funkciigis studion pri sociaj dancoj, la plej prestiĝa en la lando (1955 - 1972). Li havis programserion pri danco en Hungara Radio kaj Hungara Televizio. Tiutempe li estis ankaŭ ĵuriano pri sportaj dancoj. Depost 1967 li kreis plej ofte koreografiajn laborojn por amuzejoj.
Liaj filmoj[redakti | redakti fonton]
- Gyalog a mennyországba (koreografia laboro)
- Patyolat akció (koreografia laboro)
- Madárkák - rolanto kiel dancinstruisto
Lia libro[redakti | redakti fonton]
- Kezdő és haladó tánctanfolyamok (1965)