Ĝonĝu
Jeonju [prononco "Ĝonĝu"], origine 전주시, 全州市 estas metropolo kaj universitata urbo en Sud-Koreio, kie estas provinca ĉefurbo.
Bazaj informoj
- Areo: 206 km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 649.500 en 2010
- Horzono: UTC + 9
- Poŝtkodo: 560011 - 561870
- Telefonkodo: +82 63
- Aŭtokodo:
- 35° 49′ 19″ N 127° 08′ 56″ O / 35.82194 °N, 127.14889 °O (mapo)Koordinatoj: 35° 49′ 19″ N 127° 08′ 56″ O / 35.82194 °N, 127.14889 °O (mapo)
Geografio
Jeonju situas meze de la lando sur fekunda ebenaĵo kaj sur montetoj.
Historio
Jeonju longe estis grava regiona centro en la provinco. La unua mencio okazis en 757. Kamparanoj okupis la urbon en 1894. En 1935 Jeonju ricevis statuson kaj en 1949 ĝi iĝis grandurbo.
Ekonomio
Jeonju estas fama kultivejo por fragoj. La urbo ne havas pezan industrion.
Klimato
En Jeonju jare pluvas (aŭ neĝas) po 1313 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-septembro. Tiam la temperaturo atingas foje 30 'C-ojn, inter decembro-februaro tio falas sub frostopunkto.