Jerónimo Córdoba Roldán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerónimo Córdoba Roldán
Persona informo
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo pastro • latinisto • verkisto
vdr

Jerónimo CÓRDOBA Roldán, nomita ankaŭ Jerónimo de Córdoba (Villacañas (Toledo), 4a de junio 1863 – Sevilo, 11a de januaro 1933) estis pastro de Piaristoj (SChP), humanisto, esperantisto, poeto en latino kaj religia oratoro.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en Colegio Escolapio San Ildefonso, de Alcalá de Henares, en 1879. Dume li studis profunde latinon kaj lingve kaj literature, kaj ekpastriĝis en lernejo de Getafe en 1881. Tuj li studis en la Monaĥejo Sankta Marko Leono, por iĝis plene pastro kaj profesoro, dum plue studis latinon.[1]

Li pastriĝis la 3an de julio 1887. Poste li estis sendita al Colegio Calasancio Hispalense de Sevilo. Tie li estis instruisto de bazlernejo kaj poste de la franca kaj de latino, kion li plue studis, kreis, tradukis ktp. Tiukadre en Colegio Calasancio Hispalense vivis 45 jarojn ĝis sia morto.[1]

Li estis prezidanto de la Sevila Esperanto-Asocio. En Sevilo oni dediĉis omaĝe al li straton, fakte nuna placo Padre Jerónimo de Córdoba inter strato Escuelas Pías kaj strato Jáuregui.[2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Plej grava en lia verkaro estis tradukoj de la hispana al latino. Menciindas Poesías a la Virgen María, Poesías a la Doctora de Ávila… Li tradukis al latino madrigalojn de Francisco Rodríguez Marín, direktoro de la Real Academia Española. Same li entreprenis malfacilan tradukon de verko de Miguel de Cervantes nome fama Rinconete y Cortadillo. Cursus Taurorum, aŭ “La corrida de toros” (Taŭrludado), estis publikigita de la Real Academia Española. Li verkis respektivajn sonetojn al Don Quijote, Dulcinea del Toboso kaj Sancho Panza kaj ektradukis la Kiĥoton kiel "Domini Quixotis a Mantia", sed li povis kompletigi nur dek kvar ĉapitrojn, kiuj restis manuskriptaj.[1]

Pri lia esperantisteco oni povas aserti jenon:

  • Li estis prezidanto de la Grupo Esperantista Sevillano dum la 1920-aj jaroj.[3]
  • Li dediĉis latinlingvan poemon al Esperanto, supozeble ĝi estas la sola latinlingva verko dediĉata al Esperanto, nome Zamenophi verba loquantur.[4]
  • Okaze de la instruado de la franca kaj la latina lingvo en sia lernejo li metis verdan steleton sur sia nigra sotano.[5]

Se ne poeme ankaŭ alie latinistoj ja agnoskis kaj agnoskas la grandan valoron de Esperanto:

Praeterea non decet homines Latine loquentes de lingua Esperanto occasione data arroganter iudicare, cum praebeat haec lingua scite prudenterque conficta non minimam utilitatem. [...] Merita Ludovici Zamenhof parvi pendere nolumus.[6]

Publikigitaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

  • Epistola universi orbis unicuique sacerdotum, Sevilla, 1906;
  • Cursus taurorum, Sevilla, 1907 [ed. en Analecta Calasanctiana (AC), n.º 29 (1973), pp. 21-44];
  • Aërio-plano, Carmen, Sevilla, 1910, pp. 44-50;
  • Crux Rubra, Carmen (a Constantino el Grande), Sevilla, 1911 [eld. en AC (1913)];
  • Rheda, Carmen (al tren), Sevilla, 1912;
  • Omnibus Hispanis Latinitatis Cultoribus, Adhortatio, Sevilla, 1924;
  • Virgini Mariae de Guadalupe, Sevilla, 1924;
  • Cervantinae Fabullae Exemplaris, cui titulus: “Rinconete y Cortadillo”, nempe, Anconulus et Caesulus, Sevilla, 1926 [ed. en AC, n.º 29 (1973), pp. 64-98];
  • F. Rodríguez Marín, Madrigales y sonetos, vers. lat. de ~, s. l., Imprenta de Archivos y Museos, s.d.;
  • Carmen Pio IX dicatum, s.d. [eld. en Ephemerides Calasanctianae (1910)].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Rodríguez Sáiz, Valeriano , SChP Jerónimo Córdoba Roldán En la retejo de la Real Academia de la Historia Konsultita en 30a de majo 2023.
  2. [1]
  3. Aktolibroj de la grupo kaj tiamaj gazeteltranĉaĵoj.
  4. Luis García Montes kaj Mª Cecilia Sanz García, "Padre Jerónimo Córdoba 1863-1933", 2007, eldono de la Ilmo. Ayuntamiento de Villacañas.
  5. Parola informo de maljuna parenco de nuna sevila esperantisto.
  6. Werner Engel: "Ludovicus Zamenhof, parens linguae Esperanticae, ante hos septuaginta quinque annos mortuus" ĉe: Vox Latina, kajero 110 (1992), p. 590 - Traduko: Ĉiaokaze tute ne bonas ke latine parolantoj laŭokaze arogante juĝas pri Esperanto. Ĉar tiu ĉi lingvo, kiu estis elpensita laŭ maniero inteligenta kaj saĝa, ja ofertas grandegan profiton. [...] La meritojn de Ludoviko Zamenhof ni ne volu taksi etaj!

Fontoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Archivo Provincial de las Escuelas Pías T. D., Madrid, Manuscritos del P. Jerónimo Córdoba, C.0665/01-04;
  • Redacción, “Necrología”, en Ephemerides Calasanctianae (1934), pág. 36;
  • M. Rodríguez, Real Academia Sevillana de Buenas Letras, Sevilla, 1946, págs. 45-51;
  • V. Faubell, “Jerónimo Córdoba Roldán”, en AC (1973), págs. 5-17;
  • L. M. Bandrés (coord.), Diccionario enciclopédico escolapio (DENES), Salamanca, Ediciones Calasancias, 1983, págs. 167-168;

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]