Jerzy Popiełuszko
Jerzy Popiełuszko (14-a de septembro 1947 - 19-a de oktobro 1984) - pola romkatolika pastro, kunlaboranto de Solidareco kaj murdita de polaj ŝtatsekurecaj servoj.
Li iĝis pastro en 1972, lin konsekris kardinalo Stefan Wyszyński. Li ekservis en la eklezio kiel vikario en la vilaĝoj ĉirkaŭ Varsovio. Li mem plu daŭre klerigis sin en la dogmatiko. Li ekservis en Varsovio en 1979 kiel katekisto de studentoj pri medicino.
Jerzy Popiełuszko estis karisma pastro, kiun oni sendis unue al la strikantaj laboristoj de la Varsovia Ŝtalfabriko (1980). Ekde tiam li estis forta apoganto de laborantoj de la Solidareca movado kontraŭ la komunista reĝimo de Pollando.
Li estis fama pro sia kontraŭkomunisma sinteno, oni fabrikis kontraŭ li akuzojn kaj enprizonigis lin en 1983 sed baldaŭ oni donis al li amnestion.
Li suferis aŭtomobilan akcidenton la 13-an de oktobro en 1984, sed li travivis tion. Oni diras, ke tiu akcidento ne estis hazarda. La ŝtata sekretservo forkaptis lin la 19-an de oktobro, 1984 kaj tri oficiroj turmentis, murdis lin. Ili ĵetis lian kadavron en Vistulon proksime al Włocławek, kie oni malkovris ĝin la 30-an de oktobro 1984.
Tiu politika murdo kaŭzis grandan eĥon en Pollando kaj ŝanceligis la komunistan registaron, sed tiu restis ankoraŭ ĝis 1989 en potenco.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Muzeum Sługi Bożego ks. Jerzego Popiełuszki Muzeo al Servisto de Dio pastro Jerzy Popiełuszko
- Strona IPN i NCK poświęcona życiu i działalności ks. Jerzego Popiełuszki Paĝo de Instituto pri Nacia Memoro kaj de Nacia Centro de Kulturo dediĉita al vivo kaj agado de pastro Jerzy Popiełuszko
- Serwis poświęcony bł. Jerzemu Popiełuszce Servo dediĉita al beatigita Jerzy Popiełuszko