Jezeří (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jezeří
Jezeří
germane: Eisenberg
kastelo
Okcidenta flanko de la kastelo
Oficiala nomo: Jezeří
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Most
Municipo Horní Jiřetín
Historia regiono Bohemio
Parto de Jezeří
Montaro Ercmontaro
Situo Jezeří
 - koordinatoj 50° 33′ 15″ N 13° 30′ 17″ O / 50.55417 °N, 13.50472 °O / 50.55417; 13.50472 (mapo)
Stilo baroka
Konstruado 1355–1365
 - alikonstruado 1549, 1696
Pluaj posedantoj Lobkovicidoj ka.
Nuna posedanto Ĉeĥa respubliko
Konstruinto Nevlas ze Rvenic
Por publiko jes
Vizito 25 508 (2017)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Celo de konstruaĵo Familia sidejo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jezeří Castle
Retpaĝo: www.zamek-jezeri.cz/cs
Portalo pri Ĉeĥio

Jezeří (germane: Eisenberg) estas burgo alikonstruita en kastelon, kiu troviĝs sur deklivoj de Ercmontaro en distrikto Most en Regiono Ústí nad Labem. Ĝi situas proksimume 12 ilometrojn de urbo Litvínov en katastra teritorio de domaro Jezeří, kiu estas parto de Horní Jiřetín. La kastelo situas rekte super Subĉiela minejo ČSA, netutaj 500 metroj de ĝia fino.

La kastelo en posedaĵo de Ĉeĥa respubliko estas ekde la jaro 1963 protektata kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio. Ĝi estas alirebla por publiko.

Kastelo Jezeří, vido de nordoriento. Kuprogravuraĵo de Václav Berger, proksimume en 1805
Vido al la kastelo Jezeří de oriento, akvarelo de Antonín Mánes, 1814
Kastelo Jezeří en la jaro 1882. En fono lago de Komořany
La kastelo super Subĉiela minejo ČSA

Nomo[redakti | redakti fonton]

La devena nomo de burgo Eisenberg (fera monto) estis derivita laŭ loko, kie oni minis ferercon. En la historiaj fontoj la nomo de burgo aperas en formoj: de Ayseberg (1365), de Ezenberka (1384), in Eisenberg (1394), de Isenberg (1396), de Eyseberg (1400, 1410), na Eyseberzce (1459), czu Eysenbergk (1481), Ajznberský (1505), na Eizmberce (1529), Azyenbergk (1544), Eysenberges (1565), na Eizmberce (1615), Eisenberg (1878 kaj 1854) kaj Jezeří aŭ Eisenberg (1854 kaj 1923). La nomon Jezeří oni komencis uzi nur en la 19- jrcento kaj ĝi koneksas kun antaŭa ekzistado de Lago de Komořany sub la burgo. Laŭ ĝi ankaŭ kelkaj membroj de familio "ze Rvenic" uzis predikaton "de Lacu" aŭ "de Zee".

Historio[redakti | redakti fonton]

La devenan burgon Eisenberk, lasis konstrui inter la jaroj 1355 kaj 1365 Nevlas ze Rvenic, kiu antaŭe loĝis en burgejo en Albrechtice. Bušek kaj Nevlas, la filoj de Nevlas, vendis la burgon antaŭ la jaro 1407 al Petr z Perče. Pluaj posedanto estis en la jaroj 1410–1413 Albrecht pli aĝa el Kolovratidoj. Ekde la jaro 1416 kiel la posedanto de la burgo estas indikata Jan Smolík ze Slavic.

Kultura historio[redakti | redakti fonton]

La fino de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcento alportis la konstruan kaj kulturan evoluon de la kastelo. Ekde la jaro 1802 estis en trafiko kastela teatro, estiĝis kastela ĉasista muzika ensemblo, prezentiĝis ĉi tie ankaŭ eisenberga kantistaro. Al koncertoj en la kastela parko kunveturiĝadis multe da gastoj el vasta ĉirkaŭaĵo, signifa vizitanto estis Johann Wolfgang von Goethe. Krom li en la kastelo restadis kaj vizitadis ĝin multe da pluaj signifaj personecoj. Ludwig van Beethoven estis proksima amiko de kníže Josef František Maxmilián z Lobkovic, proprumanta kaj administranta la kastelon en periodo de ĝia plej granda floro komence de la 19-a jarcento. La fama Simfonio n-ro 3 Eroica de Beethoven havis en la kastela teatro privatan premieron, same tiel oratorio de Joseph Haydn La kredo. Per tio la kalkulado de la signifaj artistoj, kiuj vizitis Jezeří aŭ ĉi tie rekte agadis, ne finas. El la pluaj eblas noti precipe komponiston Christoph Willibald Gluck aŭ fratojn Pavel kaj Antonín Vranickidoj. Krom la zorgo pri la kastelo Lobkovicidoj dediĉis grandan atentemon ankaŭ al ĝia ĉirkaŭaĵo. Pro manko de loko la flora ĝardeno kun partero troviĝis sur plialtigita teraso ĉe la kastelo, dum angla parko estis kreita sub la kastela altaĵo kaj en la jaro 1838 ĝi havis areon kvindek hektarojn. Nur restaĵoj de tiu ĉi parko konserviĝis kaj ili estas protektataj antaŭ minado de karbo. Super la kastelo troviĝis ĉasrezervejo. En la eksa parko situas ruino de lobkovica kripto konstruita post la jaro 1753 verŝajne de A. Altomont. En la jaro 1805 estis konstruita kastela kappelo de Virgulino Maria Dolora.

Novepoka historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito la posedaĵo de Lobkovicidoj estis konfiskita, ĉar la lasta posedanto Max Lobkowicz estis ambasadoro de la ĉeĥoslovaka registaro en Londono. En la kastelo estis establita filio de koncentrejo Flossenbürg, en kiu estis en la tempo de la establo lokigita laborkomando de 96 viroj. La gardotrupo de SS ĉi tie plej multe gardis militkaptitajn pli superajn oficirojn precipe el Francio. Apartenis inter ili ekzemple Pierre de Gaulle, la frato de pli posta franca prezidento Charles de Gaulle aŭ kuracisto Bernard Ménétrel.

Post la jaro 1948 la kadukiĝanta kastelo estis ŝtatigita kaj ĝi servis al diversaj celoj. Ekde la jaro 1950 uzis ĝin armea garnizona administracio Chomutov, dum kies agado okazis utilitaj reguligoj de la interno kaj neniigo de la restanta ekipaĵaro. En la jaro 1955 la konstruaĵon transprenis Ministrio de enlando de Ĉeĥio kaj je tri jaroj pli poste ĝi venis en administradon de Ministerio de lernejaferoj, junularo kaj gimnastiko de Ĉeĥio. Sed la libere alirebla kastelo plu kadukiĝis. Pro sekvoj de disvastigado de la minado de brunkarbo en Subĉiela minejo ČSA estis damaĝigita Arboreto Jezeří kaj en la pejzaĝo sub la kastelo pereis vico de vilaĝoj (Jezeří, Albrechtice, Dřínov, Kundratice ka.).

Lobkovicidoj akiris en la jaro 1991 la kastelo en restitucio reen, sed pro altaj kostoj bezonaj al rekonstruo ili donacis ĝin en la jaro 1996 al la ŝtato. Pri la kastelo zorgas Nacia memoriga instituto. Okazas iom post ioma rekonstruo de la konstruĵoj. La kastelo estas malfermita por publiko, kelkaj ĉambroj estas ekipitaj per laŭtempa meblaro kaj ili alprokimiĝas tiel la vivon de supera nobelaro en la 17-a kaj la 18-a jarcentoj.

Panoramo de la kastelo direkte al Komořany
Panoramo de la kastelo direkte al Komořany

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Koukal, Pavel. (2005) Státní zámek Jezeří. Ústí nad Labem: Národní památkový ústav. ISBN 80-85036-31-2.
  • (1984) Hrady, zámky a tvrze v Čechách, na Moravě a ve Slezsku. Severní Čechy. Praha: Nakladatelství Svoboda, p. 181–182.
  • Sedláček, August. (1923) Hrady, zámky a tvrze Království českého. Praha: Šolc a Šimáček, p. 230–234.