Ĝimmu
El Vikipedio
(Alidirektita el Jimmu)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 6 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Ĝimmu aŭ (hepburne Jimmu, Jinmu) (japane: 神武天皇 Jimmu-tennō; naskiĝis la 1-an de januaro 711 a. Kr.; mortis la 11-an de marto 585 a. Kr. (Datigo laŭ la tradicia lunsolara kalendaro, kiu estis uzita en Japanio ĝis 1873)), fakte nomiĝis Kamuyamato Iwarebiko no Mikoto, kaj estis laŭ la Kojiki- kaj Nihonshoki-historilibroj de 660 a. Kr. ĝis 585 a. Kr. la unua imperiestro de Japanio.
Ĝimmu signifas laŭvorte dia povo. La japana imperio rajtigis sian tronon pro la deveno de imperiestro Ĝimmu.
Mitologio [redakti]
Malgraŭ la priskriboj historiaj, kiuj indikas ke li vivis dum la 7-a jarcento a. Kr., laŭ la moderna scienca historio, imperiestro Ĝimmu estas mita persono. Ŝajnas ke temas pri pluraj nobeloj de la japana antikvo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Detalaj informoj (angle)
Detala skizo de la legendo pri la deveno de Jimmu (angle)
| Antaŭa: neniu |
Imperiestroj de Japanio |
Sekva: Suizei |

