João Bráulio Muniz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
João Bráulio Muniz
(1796-1835)
Bildo de João Bráulio Muniz (1796-1835), brazila ŝtatestro
Bildo de João Bráulio Muniz (1796-1835), brazila ŝtatestro
Persona informo
Naskiĝo 1796
en São Luis, Maranjo
Morto 20-a de septembro 1835
en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Fakultato de Olinda
Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

João Bráulio Muniz (1796-1835) (São Luis, Maranjo, 1796 - Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, 20-an de septembro 1835) estis brazila ĵurnalisto, advokato, ŝtatestro kiu, kune kun Francisco de Lima e Silva (1785-1853) kaj José da Costa Carvalho (1796-1860), li partoprenis en la Permanenta Triobla Regeco, kiu administris la brazilan imperion dum la malpliaĝeco de Petro la 2-a.

La ĵurnalo, "O Farol Paulistano" estis fondita en la 7-a de februaro 1827 kaj estis eldonita ĝis 1831. José da Costa Carvalho ankaŭ kontribuis por la eldonado de la ĵurnalo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis membro de riĉe aristokrata familio kaj unu el la politikaj gvidantoj kiuj regis Brazilon dum la malpliaĝeco de la estonta imperiestro Dom Petro la 2-a. Diplomiĝis pri Juro ĉe la Fakultato de Olinda, li komencis okupiĝi pri la kariero kiel advokato antaŭ ol eniri en la politikon. Li estis membro de la Ĝenerala Asembleo. Li atingis grandan respekton inter siaj kunuloj de la Liberala Partio. La 17-an de junio 1831, li estis elektita al la Permanenta Triobla Regeco, kiu anstataŭigis la provizoran[1]. Li fondis unu el la unuaj gazetoj en Brazilo, "Astréa", kaj "Farol Paulistano" kune kun sia amiko kaj ankaŭ politikisto, José da Costa Carvalho. Muniz estis kolego de Costa Carvalho kaj Bernardo Pereira de Vasconcelos ĉe la Fakultato de Juro de la Universitato de Koimbro. Liaj restaĵoj estas entombigitaj en la Capela dos Terceiros do Carmo, en San-Paŭlo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Provizora Triobla regeco daŭris de la 7-a de aprilo ĝis la 17-a de julio 1831.