Joan Miró
Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Miró kaj la patrinonomo estas Ferrà
Joan Miró i Ferrà | |||||
---|---|---|---|---|---|
Joan Miró, foto de Carl Van Vechten, junio 1935 | |||||
Naskiĝo | la 20-an de aprilo 1893 en Barcelono, Katalunio Hispanio | ||||
Morto | la 25-an de decembro 1983 en Palma de Majorko, Majorko Hispanio | ||||
Nacieco | Hispana | ||||
Sukcesis kiel | |||||
Artista nomo | Joan Miró | ||||
Artista celigo | Superrealismo, Dadaismo | ||||
| |||||
| |||||
Joan MIRÓ (naskiĝis la 20-an de aprilo 1893 en Barcelono, Katalunio, mortis la 25-an de decembro 1983 en Palma de Majorko, Majorko) estis kataluna pentristo kaj skulptisto.
Miró estis allogata de la arta komunumo kiu kunvenis en Montparnasse, kaj en 1920 li translokiĝis al Parizo. Tie, influata de la Superrealismaj poetoj kaj verkistoj, li evoluigis sian unikan stilon: organikaj formoj kaj ebenaj bildaj planoj, desegnataj kun preciza linio. Ĝenerale konsiderata superrealisto kaŭze de lia intereso en aŭtomatismo kaj la uzo de seksaj simboloj, Superrealismo kaj Dadaismo influis la stilon de Miró, sed Miró malakceptis membrecon en ĉiuj artaj movadoj.
Miró mortis en Palma de Majorko.
Bildgalerio
-
"Les Fusains": 22, rue Tourlaque, 18-a arondismento de Parizo kie Miró loĝis en 1927
-
Mozaiko de Miró sur la "Ramblas" de Barcelono
-
"Luna birdo" (1966), skulptaĵo de Miró en Muzeo Reĝino Sofia
-
Skulptaĵo "Persono" (1972) de Miro en subĉiela muzeo Hakone
-
"Granda patrineco" de Miró, San Francisko
-
Skulptaĵo en Fondaĵo Joan Miró