Johann Christoph Kiesewetter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Christoph KIESEWETTER (naskiĝinta la 15-an de marto 1666 en Großbreitenbach[1], mortinta la 27-an de majo 1733 en Vajmaro) estis germana pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la predikisto Johann Kiesewetter li frekventis lernejon en Arnstadt de 1675. En 1685 li ekstudis ĉe la Universitato de Jena kaj magistriĝis en 1688. Estis li la unua lernejestro de Vilhelmo-Ernesto-gimnazio en Vajmaro kiu fondiĝis en la 1712-a jaro. Sub lia regado ekzistis ses klasoj. Antaŭe instruistis Kiesewetter en Arnstadt. Ĝis 1737 estis enkondukitaj kaj novaj lernejaj leĝoj kaj novaj lernolibroj en la duklando Saksio-Vajmaro. En 1737 oni nomumis lin inspektisto por gimnazioj: ankaŭ ĉi-ofice li estis la unua. Krome li honore nomumiĝis profesoro. Vica lernejestro de li estis la filologo Johann Matthias Gesner.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Ĉi tie legeblas la malnova lokonomo Breitenbach.
  2. Art. Kiesewetter, Johann Christoph, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 246.