Johann Peter Haseney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Peter Haseney
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1812 (1812-01-01)
en Zella-Mehlis
Morto 1-an de januaro 1869 (1869-01-01) (57-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pafilmetiisto • poŝtmarkdesegnisto
vdr
Schwarzer Einser - la unua germana poŝtmarko

Johann Peter HASENEY (naskiĝinta la 27-an de novembro 1812 en Mehlis, mortinta la 10-an de aprilo 1869 en Munkeno[1]) estis germana kuprogravuristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Memortabulo, nun en la Urba muzeo de Zella-Mehlis

Komence li trejniĝis fare de la patro je fusilfarado antaŭ ol lerni de la gravuristo, stampilkreanto kaj mekanikisto Hulm ties konojn. Migrante Haseney venis en 1832 Munkenon[2] kie li deĵoris ĉe matematika-mekanika instituto en la gravurado. Danke al stipendio eblis fari studon pri matetmatiko.[3] En 1835 mendis ĉe li la banko Bayerische Hypotheken- und Wechsel-Bank faron de banknotoj en valoro de 8 milionoj da guldenoj laŭ komisio de reĝo Ludoviko la 1-a. Tiel surmerkatigitis unuafoje nefalsebla banknoto en Bavario. Ekde 1851 Haseney estis tie laboristo kun daŭra laborkontrakto.

En Munkeno li faris plurajn dezajnojn por poŝtmarkoj. Li ankaŭ kreis la unuan poŝtmarkon de Germanujo, Schwarzer Einser kaj manaĝeris ankaŭ la planadon de enkondukkostojn.[4] Eldonodato en la Reĝlando Bavario estis la 1-a de novembro 1849.

Tamen Haseney neniam laboris ĉe Seitz-kompanio, kiel ofte legeblis fakliterature.[5]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En la naskiĝurbo nomitis strato por li kaj metitis survanden de la naskiĝdomo memortabulo.[6] Strato alia portanta lian nomon troviĝas en Munkeno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Maassen (eld.): Wer ist wer in der Philatelie? Ein Lexikon namhafter Philatelisten des 19./20. Jahrhunderts. Verlag Phil Creativ, Schwalmtal 1999, ISBN 3-932198-32-8, p. 76.
  2. Heinrich Jung: "Der schwarze Einser des J.P. Haseney." Ĉe: Sammler Express, kajero 7/1980, p. 223.
  3. "160 Jahre Schwarzer Einser." (tria parto de seria artikolo) Ĉe: Deutsche Briefmarken-Zeitung 24/2009, p. 39.
  4. Kurt Karl Doberer: Bayern-Philatelie. Geschichte der bayerischen Briefmarken. Phil Creativ Verlag, Schwalmtal 1990, ISBN 3-928277-00-6, p. 15.
  5. J. de Hesselle: Der Schwarze Einser. München 1949. (Reimpreso en München 1989), p. 21
  6. Michel-Rundschau 8/2003, p. 94.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Jung: Der schwarze Einser des J.P. Haseney. Ĉe: Sammler Express. Heft 7/1980, p. 223.
  • J. de Hesselle: Der Schwarze Einser. München 1949. (Nachdruck: München 1989), p. 19–21
  • Peter Haseney: Kurze Nachrichten und lange Schilderungen über die Familie Haseney, München, reimpreso fare de Heinrich-Jung-Verlag Zella-Mehlis 1992, ISBN 3-929164-08-6
  • Hans-Michael Körner (eld.): Große Bayerische Biographische Enzyklopädie. De Gruyter Saur, Berlin/New York 2005, Reprint 2010, p. 769
  • Wolfgang Maassen: Wer ist wer in der Philatelie?, Band 2, E–H, Phil Creativ, Schwalmtal, tria eldono, 2017, ISBN 978-3-932198-96-0, p. 256
  • Lorenz Maier: "Haseney, Johann Peter."[rompita ligilo] Ĉe: Bosls bayerische Biographie, Pustet, Regensburg 1983, ISBN 3-7917-0792-2, p. 308

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]