Johannes Nicolaus Stupanus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Nikolao Stupano
(1542-1621)
"De Legendae Scribendae Qvae HIstoriae ratione", libro verkita en 1570
"De Legendae Scribendae Qvae HIstoriae ratione", libro verkita en 1570
Persona informo
Naskiĝo 9-a de decembro1542
en Chiavenna,  Italio
Morto 11-a de aŭgusto 1621
en Bazelo,   Svislando
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Familio
Infanoj Emmanuel Stupanus vd
Profesio
Okupo kuracistotradukistoprofesoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Nikolao Stupano (1542-1621) estis svisa italdevena kuracisto, produktiva tradukisto k profesoro pri Logiko k Teoria Medicino en la Universitato de Bazelo inter 1589 k 1620. Li estis multefaka esploristo k verkisto, k publikigis multajn verkojn pri fiziologio, patologio k medicina pri diagnozo.

Evidente, li estis fervora defendanto de la principoj de Paracelsus kiuj antaŭiris la Iatrokemian Lernejon de Jakobo Silvjo. Li estis patro de la kuracisto k profesoro en la Universitato de Bazelo, Emmanuel Stupanus (1587-1664).

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1589 li estis invitita anstataŭi sian profesoron Teodoro Zvingero la 1-a (1533-1588) kiel teoria profesoro pri Medicino en la Universitato de Bazelo.[1] Li tradukis multajn verkojn el la itala en la latinan.

Ĉi-verkoj inkluzivis tekstojn pri astronomio, la verkoj de Makiavelo (La Princo k Paroladoj pri Tito Livjo (1588) - kiu, cetere, estis dediĉita al lia pola patrono Jan Osmólski[2]) krom historilibroj inklude de ia historio de Napolo fare de Pandulphis Collenutius.

Li ankaŭ tradukis tri verkojn de Alessandro Piccolomini, nome, "De sphæra mundi", "Compendium de stellis fixis" kaj "De magnitude terræ et aquæ".[3]. Stupano erare dediĉis "La Princon" al la katolika episkopo de Bazelo, Jakob Christoph Blarer von Wartensee (1542-1608) (kiu, cetere, estis kontraŭ la protestantaj reformoj), kaj dum iom da tempo li estis forprenita de sia instruposteno.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]