John Tenniel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memportreto de John Tenniel, ĉ.1889

Sir John TENNIEL (naskiĝis la 28-an de februaro 1820(nun 1820-02-28) en Londono, mortis la 25-an de februaro 1914 (93-jara)) estis brita ilustristo, konata interalie pro siaj ilustraĵoj de La aventuroj de Alicio en Mirlando de Lewis Carroll (1866). Li estis inter la unuaj kiuj reprezentis la Kristnaskan Viron en 1850[1].

Li ankaŭ desegnis multajn karikaturojn por la magazino Punch en la fino de la 19-a jarcento.

Li unue sininstruis, antaŭ ol eniri en la "Royal Academy" (Reĝa Akademio). En 1836, li submetis sian unuan desegnon al ekspozicio de "Society of British Artists" (Societo de Britaj Artistoj). En 1845, li submetis kartonon titolitan An Allegory of Justice (Alegorio de Justico) al konkurso por muraj dekoracioj de la nova Palaco de Westminster. Li ricevis por tio stipendion de 200 pundoj kaj mendon por fresko en la House of Lords (Ĉambro de lordoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]