Kristnaska Viro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Kristnaska Viro. Ilustraĵo de Thomas Nast el la usona revuo, Harper's Weekly, 1881.
Granda pupo kio havas aspekton de la Kristnaska Viro.
La moderna portretado de Patro Kristnasko ofte prezentas lin aŭskulti la porkristnaskofestajn dezirojn de junaj infanoj.

Kristnaska ViroPatro Kristnasko estas traduko de diverslingvaj versioj de fikcia kristnaska donacoportanto, kies fonto origine estas la figuro de Avo FrostoSankta Nikolao. Santa Claus ([sent(e)KL(O)Z], esperantigebla al "Sankta Klaŭzo") estas nordamerika angligo de la nederlanda "Sinterklaas", kiu laŭvice estas formo de "Sankta Nikolao". "Patro Kristnasko" estas esperantigo de la brita angla Father Christmas [fad(a) KRISmes].

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • france Père NoëlPapa Noël
  • germane Weihnachtsmann [VAIJnaĥtsman]
  • portugale Pai Natal
  • brazil-portugale Papai Noel
  • itale Babbo Natale ("Avĉjo Kristnasko")
  • rumane Moş Crăciun
  • estone Jõuluvana
  • greke Άγιος Βασίλης (Áyios Vasílis)
  • finne Joulupukki
  • litove Kalėdų Senelis ("Kristnaska Maljunulo").

Fikcio[redakti | redakti fonton]

Laŭ fikciaj kristnaskaj libroj, kantoj kaj filmoj, La Kristnaska Viro estas maljuna dikulo kun longa, blanka barbo, kiu portas ruĝan kaj blankan kostumon, stiras flugantan sledon kiu estas tirata de boacoj kaj liveras donacojn dum Kristnaska antaŭnokto. Li loĝas en la Norda Poluso kun sia edzino, Sinjorino Claus. Tie li havas grandan fabrikon de ludiloj, kie laboras multaj elfoj tra la jaro. En la antaŭnokto de Kristnasko li liveras la donacojn per sia fluganta sledo. Li eniras domojn ne tra la pordego, sed tra la kamentubo. Li ne nur liveras la donacojn, sed ankaŭ enmetis dolĉaĵojn kaj ludiletojn en la ŝtrumpojn pendigitajn apud la kameno. (Tiu lasta kutimo devenas de la historia Sankta Nikolao). Li ofte ridas. La Kristnaska Viro estas ĉioscia: li scias ĉu vi estas bona aŭ malbona dum la jaro kaj havas grandan liston de infanoj kaj ilia boneco. Li ofte revizias kaj kontrolas la liston. Se vi estas malbona dum la jaro, li donacos al vi bulon de karbo, ne ludilon.

La nomoj de la flugantaj boacoj de Santa Claus estas: Dasher, Dancer, Prancer, Vixen, Comet, Cupid, Donder kaj Blitzen. Je 1964, li akiris novan boacon, Rudolph, kies nazo estas ruĝa kaj lumas (por gvidi la sledon tra la nebulo).

En la menso de multaj infanoj en Usono, Kristnasko ne estas festo de Kristo, sed la festo de Santa Claus. En la menso de multaj plenaĝuloj. Santa Claus estas simbolo de la bedaŭrinda komercigado de la sankta tago de Kristnasko.

Nur en 20-a jarcento Santa Claus iĝis populara per propagando de The Coca-Cola Company, kiu produktas Kokakolaon. Tiu firmao faris propagandan kampanjon kun figuro de la Kristnaska Viro, kiu uzis la kolorojn de la kompanio, kaj tio forti popularigis la figuron, ne nur en Usono sed ankaŭ en aliaj partoj de la mondo influitaj de usona kulturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]