Josef Vávrovský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Vávrovský
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1879 (1879-02-10)
en Dolní Bukovsko
Morto 20-an de marto 1946 (1946-03-20) (67-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistopolicisto • gendarme
vdr

Josef Vávrovský (naskiĝis la 10-an de februaro 1879 en Dolní Bukovsko - mortis la 20-an de marto 1946 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto, laŭ profesio ĝendarmo.

Li laboris persiste dum multaj jaroj inter policanoj kaj estis internacie konata vizitante ofte kongresojn kaj kunvenojn. Li studis helpe de Esperanto kriminologion precipe en Danujo, Polujo, Francujo, kaj havis en tiuj landoj multajn amikojn.

Li estis tre aktiva membro de Polica Esperanto-Rondeto en Praha kaj gvidis multajn kursojn por policanoj en Praha, poste ankaŭ Neŭtralan Esperanto-Centron en Prago.

Pri Esperanto kaj UEA li verkis artikolojn por la ĉeĥlingva gazeto Bratrství (Frateco).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Krimuloj profesiaj (kompendio (manlibro) por praktika bezono de sekurecaj organoj kaj parencaj branĉoj de sekureca servo, - Praha: aŭtoro, 1930. - 12 folioj)
  • Paralela titolo: Zločinci z povolání (příručka pro praktickou potřebu bezpečnostních orgánů a příbuzná odvětví bezpečnostní služby, - Praha: nákl. autorovým, 1930. - 481 p.)