Juan Francisco Torres aŭ plennome Juan Francisco Torres Belén, ofte mallongigata Juanfran, estas hispanafutbalisto. Li naskiĝis la 9-an de januaro1985(nun 1985-01-09) en Crevillent, Alikanto, do nun estas 39-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Atlético Madrid - antaŭe li inter alie estis profesia futbalisto de la kluboj Real Madrid kaj CA Osasuna en Pamplono. Krome Juan Francisco Torres ekde la jaro 2012 estas membro de la hispana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj pri la Futbala Mondpokalo 2014. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.