Javi Martínez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Javi Martínez aŭ plennome Javier Martínez Aginaga (prononco [ˈxaβi marˈtineθ aɣiˈnaɣa], naskiĝis la 2-an de septembro 1988(nun 1988-09-02), do nun 25-aĝa) estas hispana futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "20". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2006 (tiam 17-jara) estas futbalisto de la klubo Athletic Bilbao.