José Manuel Reina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la futbalisto en 2009

José Manuel REINA (prononco [xoˈse maˈnwel ˈreina ˈpa.eθ], naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1982(nun 1982-08-31), do nun 32-aĝa) estas hispana futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj de la Futbala Mondpokalo 2014. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "23". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2005 estas futbalisto de la angla klubo Liverpool FC.