Cesc Fàbregas
Cesc FÀBREGAS aŭ plennome Francesc Fàbregas i Soler (prononco /ˈsɛsk ˈfaβɾəɣəs/, naskiĝis la 4-an de majo 1987, do nun 25-aĝa) estas kataluna futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "10". Ekster naciaj matĉoj, li - post junulaj jaroj en la kataluna klubo Barcelona FC de 1997 (12-jara) - ekde la jaro 2003 (do 16-jara) estis junula kaj samjare ankaŭ vira profesia futbalisto de la angla klubo Arsenal F.C. en norda Londono. En 2011 li revenis al FC Barcelona.
| Hispana nacia teamo - Futbala Mondpokalo 2010 | ||
|---|---|---|
|
1 Casillas (teamestro) 2 R. Albiol 3 Piqué 4 C. Marchena 5 Puyol 6 A. Iniesta 7 David Villa 8 Xavi 9 Torres 10 Fàbregas 11 Capdevila 12 V. Valdés 13 Mata 14 Alonso 15 Ramos 16 Busquets 17 Arbeloa 18 Pedro 19 Llorente 20 J. Martínez 21 Silva 22 J. Navas 23 Reina Trejnisto del Bosque |
||

