Raúl Albiol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Raúl Albiol en 2009

Raúl ALBIOL (naskiĝis la 4-an de septembro 1985(nun 1985-09-04) en Vilamarxant, Valencilando, do nun 28-aĝa) estas hispania futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj de la Futbala Mondpokalo 2014. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "2". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2009 estas futbalisto de la klubo Real Madrid.