Carles Puyol
| Carles Puyol | ||
|---|---|---|
| Personaj informoj | ||
| Plena nomo | Carles Puyol Saforcada | |
| Dato de naskiĝo | 13-an de aprilo 1978 | |
| Loko de naskiĝo | Puebla de Segur, |
|
| Alto | 1,78 m | |
| Kromnomo | Tarzano | |
| Klubaj informoj | ||
| Nuntempa klubo | FC Barcelona | |
| Numero | 5 | |
| Pozicio | arierulo | |
| Junularaj kluboj | ||
| 1993-1995 1995-1996 |
Pobla de Segur Barcelona |
|
| Profesiaj kluboj* | ||
| Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) |
| 1999- | Barcelona | 361 (8) |
| Reprezentado** | ||
| 2000- 2001- |
Hispanio Katalunio |
98 (3) 5 (0) |
|
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj |
||
Carles PUYOL ([KARles Pu'ĴOL] , naskiĝis la 13-an de aprilo 1978, do nun 34-aĝa) estas kataluna futbalisto. Ekde 2000 li membras en la hispana kaj ekde 2001 en la kataluna nacia teamo de futbalo. Kiel membro de la hispana nacia teamo li partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "5". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 1995, unue en junula teamo, ekde 1997 en la dua kaj ekde 1999 en la unua vira teamo, estas futbalisto de la klubo FC Barcelona.
Li karakteras per luktema kaj baraktema sinteno, tiele ke kvankam li ludas preskaŭ ĉiam je la defenda posteno foje atakas en precizaj situacioj. Tiele li estis la ĉefa kaŭzo de la venko de Hispanio kontraŭ Germanio dum la duonfinalo de Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko okazinta la 7an de julio de 2010, kiam li faris la ununuran golon de la matĉo per kapfrapo al angulŝoto.
| Hispana nacia teamo - Futbala Mondpokalo 2010 | ||
|---|---|---|
|
1 Casillas (teamestro) 2 R. Albiol 3 Piqué 4 C. Marchena 5 Puyol 6 A. Iniesta 7 David Villa 8 Xavi 9 Torres 10 Fàbregas 11 Capdevila 12 V. Valdés 13 Mata 14 Alonso 15 Ramos 16 Busquets 17 Arbeloa 18 Pedro 19 Llorente 20 J. Martínez 21 Silva 22 J. Navas 23 Reina Trejnisto del Bosque |
||

