Sergio Ramos
Sergio RAMOS (prononco [ˈserxjo ˈramos], naskiĝis la 30-an de marto 1986, do nun 27-aĝa) estas hispana futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "15". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2005 estas futbalisto de la klubo Real Madrid.
|
||||||
|
||||||