Juan José Ballesta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan José Ballesta
Persona informo
Naskonomo Juan José Ballesta Muñoz
Naskiĝo 12-an de novembro 1987 (1987-11-12) (36-jaraĝa)
en Parla
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Laborkampo filmotelevido vd
Aktiva dum 1997– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan José BALLESTA Muñoz, konata kiel Juanjo BallestaEl Bola (Parla, Madrido, 12a de novembro 1987), estas hispana aktoro.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li ekkarieris knabe por reklamado kaj serioj. Li debutis en kino fue en la filmo El Bola (Achero Mañas, 2000), pro kiu li ricevis la Goya-premion al plej bona novula aktoro. Post tiu sukceso, venis aliaj laboroj kiel El embrujo de Shanghai (Fernando Trueba, 2002), El viaje de Carol kaj Planta 4ª (Antonio Mercero, 2003). Poste li haltis en sia kariero, laboris en konstruado kaj en 2005 reaperis en 7 Vírgenes sub reĝisorado de Alberto Rodríguez, kio havigis al li Arĝentan Konkon al la plej bona aktoro en la Donostia Kinfestivalo.

En 2006 li laboris kun Mateo Gil en Regreso a Moira (klopodo relanĉi Historias para no dormir) kaj partoprenis en tri kromaj filmoj, nome Cabeza de perro, Ladrones kaj La casa de mi padre. En julio 2010, eklaboris por la hisotira serio Hispania, la leyenda. En la 26a de novembro 2010 premieris Entrelobos, filmo bazita sur reala historio, reĝisorita de Gerardo Olivares en kiu Juanjo Ballesta ludas la rolon de Marcos Rodríguez Pantoja, kiu estante infano vendita de sia patro al kapristo de la Valo Pedroches, en Sierra Morena, vivis dek du jarojn kun luparo.

La 22a de decembro de 2010 premieris Bruc, el desafío, en kiu li ludas la protagonistan rolon de la legendo de la Tamburisto de Bruc. En 2014 ludis en teatro per la verko El nombre de la rosa.

Komence de la 2020-aj jaroj, la aktoro implikiĝis en diversaj batalemaj kvereloj kaj en dancejoj kaj en aliaj etosoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juan José Ballesta en la hispana Vikipedio.