Juda ĉapelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La jud-germana poeto Süßkind von Trimberg vestante la flavan judan ĉapelon (Codex Manesse, 14-a jarcento.)

La juda ĉapeloflava ĉapelo (en germana lingvo: Judenhut, aŭ en latino pilleus cornutus) estis ĉapelo konusforma, ofte blanka aŭ flava, uzata de la judoj dum la Mezepoko kaj en Eŭropo kaj en kelkaj partoj de la islama mondo. Komence ĝi estis volonte surportita. Ĝia uzo plifortiĝis en kelkaj regionoj de Eŭropo pro la 4-a Laterana Koncilio post 1215 por la judaj viroj kaj adoltuloj por distingiĝi unu de la aliaj. Samtempe ekaperis getoj en la urboj por ne miksiĝi kun la kristana loĝantaro. Ĝi similas al la friga ĉapo kaj verŝajne ĝi originas el la persa antaŭislama kulturo, kie la judoj de Babilono devis porti ĉapelon. La ĉapo estis uzata de la zoroastraj sacerdotoj en pentraĵoj de Dura Europos (sed ne en bildoj de tiutempaj sinagogoj) kaj tre similas al kelkaj fruaj eŭropaj ekzempleroj, kiaj tiuj uzitaj de la roluloj de la Malnova Testamento en la reliefoj de la pordo San Zeno de Verono, ĉ. 1100.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]