Juda tombejo (Parktombejo Huttrop)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juda tombejo
juda tombejo [+]

LandoGermanio
RegionoNordrejn-Vestfalio
SituoEssen
- koordinatoj51° 26′ 56″ N, 7° 3′ 1″ O (mapo)51.44897.05028Koordinatoj: 51° 26′ 56″ N, 7° 3′ 1″ O (mapo)

Juda tombejo (Nordrejn-Vestfalio)
Juda tombejo (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Juda tombejo
Juda tombejo
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Juda tombejo
vdr
Funebrohalo

La juda tombejo sur la Parktombejo troviĝas sur la Parktombejo de la urbo Essen en la kvartalo Huttrop.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la mezepoko judoj vivis en Essen. En la 19-a kaj precipe en la frua 20-a jarcentoj la juda loĝantaro konsiderinde kreskis.

La juda tombejo situas en la sudokcidento de la Parktombejo en Essen-Huttrop kaj estas uzata ekde 1931 ĝis nun. Ĉi tiun momenton ekzistas 335 tombŝtonoj. Memorŝtono memorigas pri la persekutoj dum la epoko de la naziismo. Aparte starigitaj estas sur la norda areo proksimume 36 tomboŝtonoj de la pli malnova iama juda tombejo ĉe Lazarettstraße. La funebrohalo en la najbara Schulzstraße ekestis en 1931 lige kun la instalado de la tombejo. Arĥitekto Hermann Finger el Essen planis ĝin. Post la Dua Mondmilito la arĥitektoj Ernst Knoblauch kaj Eberhard Haakshorst alikonstruis ĝin. Ekde 1986 ĝi staras sub monumentprotekto[1]. La tombejo estas ĉirkaŭbarita kaj sekurigita per pikdrato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eltiraĵo el la memorlisto de la urbo Essen. Arkivita el la originalo je 2011-11-25. Alirita 2013-05-31.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elfi Pracht: Jüdisches Kulturerbe in Nordrhein-Westfalen. Teil II. Regierungsbezirk Düsseldorf. Kolonjo 2000, pj. 105–118 (Beiträge zu den Bau- und Kunstdenkmälern im Rheinland, vol. 34.2)
  • Ursula Reuter: Jüdische Gemeinden vom frühen 19. bis zum Beginn des 21. Jahrhunderts. Bonn 2007, p. 39 (Geschichtlicher Atlas der Rheinlande, VIII.8), ISBN 978-3-7749-3524-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]