Julian Weisz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Julian WEISZ (vajs) estis germana ĵurnalisto, verkisto en Hungario naskita en Temeŝvaro la 2-an de novembro 1858 kaj mortinta en Budapeŝto la 22-an de aprilo 1944.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Julian Weisz komencis sian karieron de ĵurnalisto en sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto li iĝis korespondanto de la Wiener Allgemeine Zeitung. De 1881 ĝis 1907 li redaktis la gazeton Budapester Tageblatt, la unuan germanlingvan opozician gazeton. Dum unu ciklo de 1907 li estis deputito de la hungara parlamento, de 1910 ĉefkunlaboranto kaj beletristika redaktoro de la gazeto Pester Lloyd. Liaj germane verkitaj humuraj rakontoj aparis en gazetoj enlandaj, de Vieno, Berlino kaj en memstaraj volumoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Halbseide (rakontoj, Bp., 1881);
  • Aus den Memoiren eines Wirkelkindes (Bp., 1887;
  • Egy pólyásbaba emlékiratai, trad. Farkas Gyalui, Bp., 1896).

Fonto[redakti | redakti fonton]