Jumaane Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jumaane Williams
Persona informo
Naskiĝo 11-a de majo 1976
en Novjorko, Novjorkio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Brooklyn College
Partio Demokrata
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Publika Advokato de Novjorko (elektita februaro 2019)
Antaŭulo Corey Johnson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jumaane Williams [ĝumanej ŭiliams] (naskiĝis la 11-a de majo 1976 en Novjorko, Novjorkio, Usono) estas la antaŭelektita Publika Advokato de Novjorko, kaj li servas nun kiel konsilanto de la urba konsilio de la 45a distrikto de Novjorko ekde 2010. Lia distrikto enhavas plurajn partojn de Centra Broklino. En speciala balotado en la 26-a de februaro 2019, li estis elektita por fariĝi la Publika Advokato de urbo. Juumane Williams estas demokrata socialisto.

Li estas ano de la Demokrata Partio, kaj li nuntempe funkcias kiel Vic-Estro de la Novjorka Konsilio kaj Estro de la Laborgrupo pri Urba Laboreca Egaleco. Li estis kandidato por Leŭtenanto Guberniestro de Novjorkio en 2018. Williams estis elektita Novjorka Publika Advokato en la 2019 speciala balotado por anstataŭigi Letitia James, kiu rezignis por fariĝi Advokatestro de Novjorkio.

Balotado en 2018 kaj 2019[redakti | redakti fonton]

En 2018 li kandidatiĝis por esti Vic-Guberniestro de Novjorkio. Li estis la kandidata partnero de Cynthis Nixon, kiu kandidatiĝis por la guberniestra posteno. Li petis por la subteno de la Demokrataj Socialistoj de Usono. Li ricevis la subtenon en 2018 tamen li ne ricevis ilian subtenon por sia kandidatiĝo en 2019. Okazis skandalo pri lia akcepto de mono de la nemoveblaĵa industrio. Li sukcese venkis en la balotado por Publika Advokato.