Junulargastejo "Maksim Gorki" (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junulargastejo "Maksim Gorki"
arkitektura strukturo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoVajmaro
- koordinatoj50° 58′ 4″ N, 11° 19′ 33″ O (mapo)50.9678511.32587Koordinatoj: 50° 58′ 4″ N, 11° 19′ 33″ O (mapo) [+]

Junulargastejo "Maksim Gorki" (Turingio)
Junulargastejo "Maksim Gorki" (Turingio)
DEC
Junulargastejo "Maksim Gorki"
Junulargastejo "Maksim Gorki"
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Junulargastejo "Maksim Gorki"
vdr

La domo ĉe Zum Wilden Graben 12 je Vajmaro, Germanujo, estas konstruaĵo kiun oni utiligas kiel junulargastejon. Ĝin malfermis en la 1935-a jaro DJH; de 1976 ĝi portas la nomon de Maksim Gorkij (germane: Jugendherberge Maxim Gorki).[1][2][3]

Komence ĝi estis loĝejo de arĥitektoj. Loĝis tie Johannes Otto Berger.[4] Tiutempe estis ĝia stratonumero la seso. Berger almenaŭ disde 1926 loĝis tie havante buroon sian tuj apude.[5]

Temas pri triala aĵo konstruita laŭ la modoj de la t.n. Patrujprotekta arkitekturo (Heimatschutzstil). La unuetaĝaj eroj havas selotegmentojn kun pagodo-similaj elsaltantaj partoj. Tie estas mansardaj ĉambroj. La avankorpo kun la enireja portalo tre fortas. Interesaj esta ankaŭ la ogivarkaj kelofenestroj.[6]

Ĝi memkompreneble figuras sur la listo de unuopaj monumentprotektotaĵoj vajmaraj. La straton oni nomis por la fosoj Wilder Graben de la rivero Ilm.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Art. "Jugendherberge." Ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 234.
  2. Gedenkorte und außerschulische Lernorte in Thüringen: Informationen zu Unterstützungsmöglichkeiten. Eldonis la turingia ministerio pri edukado, p. 13.
  3. la instirucio ene de listo de ĉiuj germanaj junulartranoktejoj
  4. https://www.flickr.com/photos/54359823@N03/9057086440/
  5. Einwohnerbuch von Weimar 1926, Dietsch & Brückner 1928, p. 2 kaj 9.
  6. Rainer Müller: "Das Haus Trettner – ein unbekanntes Werk des Neuen Bauens." Ĉe: Aus der Arbeit des Thüringischen Landesamtes für Denkmalpflege des 20. Jahrhunderts, 2005, p. 67–76. Konkrete p. 70.