Komunumo Jurbarkas
Jurbarkas | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Tauragė |
Subdistrikta Komunumo: | Jurbarkas |
nombro de loĝantoj: | 36 000 (komunumo, stato 2005) |
nombro de loĝantoj: | 13 500 (urbo, stato 2005) |
areo (komunumo): | ĉ. 1507 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 447 |
koordinatoj: | 55° 05' norde, 22° 45' oriente |
Jurbarkas (germane Georgenburg, ruse Юрбург - Jurburg) estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, borde de la rivero Nemunas en la okcidento de Litovio. Komunumo kaj urbo apartenas al la distrikto Tauragė. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 36 000 loĝantojn, kaj la urbo 13 500.
Origine ĉi-tie la Ordeno de germanaj kavaliroj konstruis fortikaĵon, kiun ĝi dediĉis al la sankta Georgo - tial la nomo Georgenburg. Skribe la fortikaĵo unuafoje menciiĝas dum la jaro 1259. Post la granda batalo de litova-pola armeo kontraŭ la ordeno en 1410 la germanaj kavaliroj forlasis al fortikaĵon, kaj ekde 1422 la regiono apartenis al Litovio. Dum la jaro 1611 la intertempe granda loĝloko, kiu kreiĝis apud la fortikaĵo, formale ricevis urbajn rajtojn.
Partneraj rilatoj
La komunumo havas partnerajn rilatojn inter alie kun
- la urbodistrikto Lichtenberg de Berlino en Germanio
Rilatoj al Esperanto
Borde de la rivero Nemunas situas la komunuma loĝloko Smalininkai (germane Schmalleningken), kie en 1986 okazis la 23-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La loĝloko en relative pitoreska pejzaĝo daŭre estas ŝatata ferioloko, kaj borde de la rivero en sovetuniaj tempoj samkiel nun situas pluraj someraj porinfanaj feriejoj.