Jurtema filmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spencer Tracy kaj Fredric March dum juĝo en Inherit the Wind (1960).

Jurtema, juraferajuĝafera dramo estas ĝenro de filmo kaj de programo de televido kiu ĝenerale temas pri rakontoj kiu traktas juran praktikon kaj la sistemon de justico. La Usona Kininstituto (AFI) difinas "tribunalan dramon" kiel ĝenro de filmo en kiu sistemo de justico ludas gravan rolon en la filma rakonto.[1] Prijuraj dramoj ankaŭ sekvas la vivojn de fikciaj advokatoj, defendantoj aŭ aliaj personoj rilataj al la praktiko de juro aperantaj en televidaj programoj aŭ filmoj. Prijura dramo estas diferenca el prikrimaj aŭ pripolicaj filmoj, kiuj tipe fokusiĝas al la klopodoj de policanojdetektivoj kiuj esploras kaj plej ofte solvas krimojn. Male la perspektivo de juraferaj dramoj, plej ofte, iras al okazaĵoj ene de tribunalo, sed povas inkludi fazojn de la jura proceduro, kiel la ĵuriaj konsideroj aŭ la laboro farita de la advokataraj firmaoj. Kelkaj juraferaj dramoj fikciigas realajn kazojn kiuj vere okazis, kiel en Inherit the Wind, kiu fikciigas la okazojn de la Proceso Scopes. Kiel ĝenro, la termino "jurafera dramo" estas tipe aplikita al televidaj programoj kaj filmoj, dum "jurafera trilero" tipe aludas al romanoj kaj teatraĵoj.

Kelkaj jurtemaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "AFI: 10 Top 10". www.afi.com. Alrita la 5an de junio 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]