Justin Bieber
Justin Bieber | |||||
---|---|---|---|---|---|
en 2010
| |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Justin Drew Bieber | ||||
Naskiĝo | 1-an de marto 1994 (30-jaraĝa) en Londono, Ontario, Kanado | ||||
Edz(in)o | Hailey Baldwin | ||||
Ĝenroj | nuntempa ritmenbluso, popmuziko | ||||
Instrumentoj | voĉo, ritma gitaro | ||||
Aktivaj jaroj | 2007 ĝis nun | ||||
Eldoninto | Island Records, RBMG | ||||
Parencaj temoj |
Justin Timberlake | ||||
Retejo | www.justinbiebermusic.com | ||||
Signifa instrumento | |||||
voĉo, ritma gitaro | |||||
| |||||
Justin Drew BIEBER - naskiĝis la 1-an de marto 1994 , do nun 30-aĝa[1] - estas kanada kantisto. Li komencis sian karieron en la filma retejo YouTube, kie lia pli posta manaĝero, Scooter Braun, malkovris lian muzikan talenton. Scooter Braun transportigis la knabon al la usona urbo Atlanto, Georgio por konsultiĝi kun la kantisto Usher, kaj rapide interkonsentiĝis kontrakto kun la muzikprodukta firmao Island Records.
La unua muzika albumo de li publikiĝis la 17-an de novembro 2009. Kvar unuopaĵoj el tiu albumo jam antaŭ la albuma publikigo estis inter la 15 plej furoraj popmuzikaj muzikaĵoj en Kanado kaj inter la 40 plej furoraj muzikaĵoj en Usono. La albumo ricevis pozitivan kritikon en la muzikaj amaskomunikiloj, kaj 137 000 ekzempleroj vendiĝis en la unua semajno post la publikigo, kiu signifis plej sukcesan ekvendon de muzika albumo en tiu jaro. Aparte multaj adoleskaj knabinoj adoras la junan kantiston, kaj en muzikaj ĵurnaloj de la jaro 2009 amase abundis afiŝoj kun portretaj fotoj de li, kiujn knabinoj pendigis ĉe siaj litoj.
Justin Bieber naskiĝis kiel filo de anglo-franca gepatroj. La patro, Jeremy Jack Bieber, estas artisto, Patricia Pattie Mallette, estas aŭtoro kaj produktanto de kino.
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo (angle)
- germanlingva retejo
- hispanlingva retejo (tamen parte en la angla)
- Justin Bieber en MySpace
- Justin Bieber en Facebook
- Justin Bieber en YouTube
- Justin Bieber en Twitter
- Justin Bieber en Vimeo