Kálmán Szily (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kálmán Szily [sili], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szily Kálmán estis hungara inĝeniero, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1920). Lia samnoma patro estis Kálmán Szily (lingvisto).

Kálmán Szily [1] naskiĝis la 4-an de majo 1875 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de januaro 1958 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Szily frekventis 2 universitatojn en Budapeŝto, krome li plulernis en Parizo kaj Zuriko. En 1898 li ekinstruis en la teknikuniversitato en Budapeŝto. En 1901 li atingis la instruan rangon privata profesoro, poste pli altajn rangojn, fine inter 1927-1930 li estis rektoro. En 1932 li estis nomita subministro, sed inter 1941-1944 li revenis instrui. Fine de la 2-a mondmilito li rifuĝis al la Germana Imperio, baldaŭe al Usono. Li ricevis premion en 1935.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A binominális együtthatók… (1895)
  • Adalékok a statika elemeihez (1907)
  • Mechanika (I – III. (1920 – 21)
  • Műszaki mechanika (1933)

Fontoj[redakti | redakti fonton]