Kaĥeksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
E40 Kaĥeksia sindromo pro Aidoso
vdr

Kaĥeksio estas vortokunfando el la malnovgrekaj vortoj κακός (kakos) 'malbona' kaj ἕξις (heksis) 'stato') kaj en la faka lingvaĵo de medicino signas patologian, tre fortan magriĝon. Ekzakta kvanta difino iom malsamas de lando al lando: Ekzemple en Germanio la medicina servo de la malsanokosta asekuro (MDK) difinas korpomasan indicon de sub 18 kg/m².

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Eblaj kaŭzoj estas:

  • kronikaj malsanoj, z. B. kancero (→ "tumora kaĥeksio"), Aidoso, kronike obstruktiva pulma malsano (angle chronic obstructive pulmonary disease, COPD, germane chronisch obstruktive Lungenerkrankung), reŭmatisma artrito (→ "reŭmatisma kaĥeksio"),
  • subnutrado kaj longdaŭra malsato
  • manĝaj perturboj (bulimio kaj anoreksio) aparte koncernas junajn virinojn, fakuloj klarigas ilin per kombino de psikaj, sociaj, sed pli kaj pli ankaĵ biologiaj faktoroj.
  • kronikaj malsanoj de la digesta sistemo (ekzemple enteritoj)
  • kronika kora misfunkcio (kardia kaĥeksio)
  • maljunaĝa fenomeno (maljunaĝa kaĥeksio)

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Kontraste al "simpla" maldikiĝo, en kaĥeksia stato ne nur konsumiĝas la korpaj deponaĵoj je graso, sed ankaŭ nedeponocelaj grasoj kaj la muskolaro. La mjelo transformiĝas kaj perdas sian plenan funkcion, kaj ankaŭ aliaj organoj ekmisfunkcias. La stato iĝas vivdanĝeriga, kiam ekforkonsumiĝas la kora muskolaro. Relative rapide do kaĥeksio kaŭzas nemalfareblajn korpajn transformiĝojn kaj fine gvidas al morto.

Terapio[redakti | redakti fonton]

La terapio konsistas en singarda, porciigita dono de nutraj elementoj, kaj — kaze se tio eblas — en medicina terapiado de la origina kaŭzo de la kaĥeksio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]