Kawasaki, en Esperanto Kaŭasako aŭ Kavasako (川崎市[kaŭa-saki-ŝi], Hepburn/Kunrei: Kawasaki) estas urbo en la Gubernio Kanagavo de Japanio. Ĝi havas la titolon Granda Urbo kun Esceptoj. La urbo situas en la tre urbanizita areo inter Tokio kaj Jokohamo, nomata Granda Tokio.
Ĝi estas haveno kaj industria grandurbo, inkluzive de ŝtalfabrikoj, ŝipkonstruejoj kaj kemiaj fabrikoj. Ekde la 18-an de decembro1997, la 14-kilometra "Tokio Wan Aqua-Line- Tōkyō-wan Akua-rain" (jp: 東京湾アクアライン), rapidega aŭtovojo konsistanta el du artefaritaj insuloj kaj pont-tunela kombinaĵo en la Golfo de Tokio, ligis la urbon Kaŭasako al Kisarazu (japane 木更津市 [kisarazu-ŝi]) sur la orienta bordo de la Golfo de Tokio.