Kaba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kaba estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono de Püspökladány. Kaba ne havas sencon en la hungara.

Kaba kaj departemento Hajdú-Bihar en Hungario
Red Dot.gif

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kaba situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Debrecen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue avaroj loĝis tie. Skriba dokumento mencias unuafoje la komunumon en 1212. Stefano Bocskay deklaris la vilaĝon hajduka urbo en 1606, sed tio ne raliĝis. En 1660 la turkoj, en 1707 la serboj detruis la komunumon. Meteorito terenfalis en 1857. La komunumo estis kampurbo en la 18-a j.c. kaj inter 1871-1886. En 1937 oni trovis termalan akvon kaj tergason. La setlejo ricevis la rangojn grandvilaĝo en 1990, urbo en 2003.

Nomo de Kaba kunfondiĝis kun la sukerofabriko, kiu ĉesis en 2006.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kaba naskiĝis ministro Sándor Juhász Nagy.