Kaisersdorf
Kaisersdorf, kroate Kalištrof, hungare Császárfalu [ĉAsArfalu] estas malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Oberpullendorf. La germana kaj la hungara loknomo signifas: imperiestro-vilaĝo.
Bazaj informoj
- Areo: 13 km²
- Alto super marnivelo: 360 m
- Loĝantaro: 560
- Poŝtkodo: 7342
- Aŭtokodo: OP
- Telefonkodo: (0) 2617
Situo
Kaisersdorf troviĝas ĉe renkontiĝo de 3 flankovojoj.
Historio
Post la mezepoko alvenis kroatoj rifuĝintaj de turkoj. En 1910 vivis tie 1019 homoj (846 kroatoj, 154 germanoj, 19 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Császárfalu apartenis al Hungara reĝlando, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 2001 vivis en Kaisersdorf 527 homoj (354 germanoj, 150 kroatoj, 13 hungaroj, unusola ĉeĥo).
Vidindaĵo
Fontoj
- germana Vikipedio
- http/adatbazis.mtaki.com
- http/maps.google.com