Kalevipoeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Kalevipoeg (esperante: "Filo de Kalev") estas la nacia eposo de Estonio.

La eposo konsistas el iom pli ol 19.000 versoj en 20 kantoj. Ĝi baziĝas sur motivoj el estonaj legendoj kaj popolaj kantoj kaj kunmetiĝis ekde la jaro 1850 fare de la (malgraŭ la germanlingva nomo estona) verkisto Friedrich Reinhold Kreutzwald. La ĉefajn motivojn la verkisto prenis el diversaj mitologiaj legendoj pri la giganta heroo Kalevipoeg (estone por "Filo de Kalev"). En estonaj legendoj, aparte el la oriento de la lando, Kalevipoeg ĵetas grandegajn ŝtonojn direkte al siaj kontraŭuloj. Li formas pejzaĝojn, ŝanĝas la fluon de riveroj kaj fondas urbojn. La karaktero de la giganto estas ŝanĝiĝema: foje li helpas al suferantaj homoj, foje li estas neantaŭkalkulebla, perforta detruanto. La legendoj pri li do similas al aliaj mitologiaj rakontoj pri gigantoj el Baltio kaj Skandinavio. Aparte al la finna nacia eposo Kalevala ekzistas multaj similaĵoj.

En la konservitaj popolaj kantoj ekzistas tre malmultaj indikoj pri la personaĵo de Kalevipoeg. En la estona literaturo la personaĵo unuafoje temiĝas en la 17-a jarcento fare de la verkisto Heinrich Stahl. Konkretaj ideoj skribe fiksi la rakontojn, ekestis post la publikigo de la finna nacia eposo Kalevala en Finlando dum la jaro 1835. Germanlingva baltiano, kiu romantike subtenis la movadon pri estona kultura rekonsciiĝo, s-ro Schultz-Bertram, levis la ideon en la "Klera Estona Societo" (Õpetatud Eesti Selts) kaj unu el la fondaj membroj de la societo, la kuracisto Friedrich Robert Fählmann, dum 1839 verkis unuan skizon pri nacia eposo.

Post la morto de s-ro Fählmann dum la jaro 1850 ties amiko Friedrich Kreutzwald estis taskigata daŭrigi la laboron. Post komencaj planoj publikigi la eposon Kalevipoeg germanlingve kaj en formo de romano, li decidiĝis pri la tradicia estona lingvo kaj pri formo versa, kiu similas al tiu uzita en la eposo Kalevala. El la popolaj kantoj, li havis malmultajn originajn tekstojn uzeblajn, kaj mem kreis la plejparton de la eposo surbaze de la tiutemaj tradiciaj rakontoj. Iuj tekstopartoj estas libere inventitaj de F. Kreutzwald, por doni al la tuto rakontan strukturon kaj por plenumi la taskon samtempe krei verkon edukan kaj konsciigan pri la estona popola historio. Sekve en la nuntempa versio de la eposo nur okono de la versoj estas origine tradiciaj, kaj la restaj sep okonoj estas imitaĵo de ties stilo.

La unua versio de la eposo kun 13.817 versoj el la jaro 1853 pro cenzura kritiko de la Rusia Imperio, kiu okupis Estonion, ne povis esti publikigata. Dua, profunde prilaborita versio kun 19.087 versoj apeis en pluraj partoj kiel akademia publikigo de la Klera Estona Societo inter la jaroj 1857 kaj 1861. Tiu publikigo ankaŭ enhavis germanlingvan tradukon. Dum la jaro 1862 publikiĝis nur minimume mallongigita eldono kun 19.023 versoj por la ĝenerala publiko.

La eposo dum la sekvaj jardekoj – tute laŭ la intenco de la kreinto – havis grandan signifon por la rekokonsciiĝo pri la propra kultura kaj nacia identeco en Estonio. Krome la verko kreis lirikan lingvaĵon en la estona lingvo, kiu ĝis tiam estis nekonata.

Prilaboroj kaj adaptoj[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 200-a naskiĝtago de Friedrich Reinhold Kreutzwald la svisa reĝisoro Markus Zohner (Lugano) dum la jaro 2003 en Talino surscenigis la eposon teatre sub la parte anglalingva nomo "Kalevipoeg - The cool estonian epic". La teatra produktaĵo, kiu estas kuna verko de la Talina teatro kaj la teatra kompanio de Markus Zohner el Lugano, post la premiero turneas tutmonde.

Kalevipoeg en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Nuvola apps bookcase.svg Kalevipoeg  
Kalevipoeg
Aŭtoro Friedrich Kreutzwald
Eldonjaro 1975
Urbo Tallinn
Eldoninto Eesti Raamat
Paĝoj 86

Fragmentoj de Kalevipoeg en la traduko de Hilda Dresen aperis en Tallinn ĉe Eld. Eesti Raamat en 1975 (85 p.). Lingve kontrolis Henrik Seppik. Antaŭparolon de Eduard Laugaste tradukis Henrik Seppik. La ilustraĵojn pentris Oskar Kallis. Sur la kovrilpaĝo estas prezentita Kalivipoeg en Infero de Oskar Kollis.

La libro estis eldonita en kvanto 7000 ekzempleroj, sed jam fine de 1976 la eldonkvanto elĉerpiĝis[1].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kurte №4


Nuvola apps ksig.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Literaturo


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]