Kaluna fontejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaluna fontejo
ĉeĥe: Vřesová studánka
fontejo
Vřesová studánka, en fono montopinto de Keprník
Oficiala nomo: Vřesová studánka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Distrikto Distrikto Šumperk
Parto de Červená hora
Montaro Hrubý Jeseník
Akvejo Moravo
Situo Vřesová studánka
 - alteco 1 274 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 43″ N 17° 08′ 03″ O / 50.14528 °N, 17.13417 °O / 50.14528; 17.13417 (mapo)
Plej facila aliro el Červenohorské sedlo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Vřesová studánka
Portalo pri Ĉeĥio
Vřesová studánka
Vřesová studánka
Vřesová studánka
Vřesová studánka
Vido al kabano kaj preĝejeto ĉirkaŭ la fontejo Vřesová studánka (1935).
Kruco sur loko de forbrulinta preĝejeto

Kaluna fontejo (ĉeĥe: Vřesová studánka) estas fonto kaj pli ĝenerale samnomata loko (pilgrima loko) sur suda deklivo de monto Červená hora sur la ĉefa montodorso de Hrubý Jeseník en alteco 1274 m s. m. Estas de ĉi tie belegaj vidoj al norde etendiĝantaj monto Keprník kaj al proksima pinto de montoj Vozka kaj al Spálený vrch.

Mito kunigita kun la fontejo[redakti | redakti fonton]

La fontejo estas kunigita kun mito pri mirakla kuraciga akvo. Laŭ ĝi antaŭ foraj jaroj ĉi tiea arbaristo pafvundis cervon, sed tiu alsaltis ĝis la montara Kaluna fontejo kaj ĝi rapide kuracis la vundojn per la mirakla akvo el la fontejo. La arbaristo, kiu vidis tion, mem suferis pro okula malsano, provis la efikon de la fonto je si mem kaj baldaŭ lia vidkapablo revenis al li plenforte. Pro dankemo kaj por rememoro de tiu ĉi miraklo li poste pendigis al la fontejo sanktan bildon de Mater Dolorosa, kiu onidire revelaciis al li sur tiu ĉi loko. La informo pri la fonto rapide disportiĝis kaj post nelonge komencis al la loko veni homoj el vasta ĉirkaŭaĵo por la mirakla akvo. Iom post iom estiĝis ĉe la fontejo malgranda pilgrima loko, kiu povas fanfaroni per tio, ke ĝi estas plej alte situanta en la tuta Moravio kaj Silezio![1]

Konstruaĵoj en ĉirkaŭaĵo de la fontejo[redakti | redakti fonton]

En la 2-a duono de la 17-a jarcento estis apud Kaluna fontejo konstruita kapelo, sed kiu forbrulis post trafo de fulmo. En la jaroj 1844-50 poste apud la fonto ĉi tieaj homoj konstruis preĝejeton de Virgulino Maria, kiu estis ankoraŭ dufoje renovigita. Sed en la jaro 1946 la preĝejeto post trafo de fulmo forb rulis kaj jam ne plu ĝi estis renovigita. Sur ties bazoj estis starigita almenaŭ malgranda kruco, devenanta el tureto de la forbrulinta preĝejeto. La fontejo mem poste ĝisatendis en la jaro 1927 tegmentigon en aspekto de ŝtona kapelo, kiu staras gis nun.

Kabano Vřesová studánka[redakti | redakti fonton]

Super Vřesová studánka en alteco 1313 m s. m. estis en la jaro 1892 konstruita kabano nomata Vřesová studánka (tiam Hedelbrünnel). Ankoraŭ en la 1960-aj jaroj ĝi estis en trafiko, inkluzive de ebleco de la turista loĝigo kaj manĝado. En la jaro 1981 ĝi estis pro teknikaj problemoj fermita kaj en la jaro 1988 sen rekompenco deŝirita.

Plano por renovigi la preĝejeton kaj la pilgriman lokon[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2016 la parcelo kaj la bazoj de la preĝejeto estis redonita al katolika eklezio kaj fare de ĉefepiskopejo de Olomouc estis decidite renovigi la preĝejeton de Mater Dolorosa. Sabate la 9-an de septembro 2017 ĉi tie okazis solena meso kun sanktigo de granita ŝtono de altara menzo kiel bazo por nova konstruaĵo. La meson celebris pastro Milan Palkovič, paroĥestro el proksima Loučná nad Desnou kaj pastro František Eliáš el la episkopejo de Olomouc.

Terglito en la jaro 1921[redakti | redakti fonton]

La deklivo sub Vřesová studánka ne estis stabila kaj rilate al krudaj montaraj veterkondiĉoj ĝi jam estis en la pasinteco trafita per forta erozio. Plej grandan katastrofon la loko suferis post abrupta pluvego vespere la 1-an de junio 1921. Tiutage dum nuraj 30 minutoj glitis onidire ĝis 60 000 m³ da grundo eĉ kun arbaro en valon de rivero Hučivá Desná. La terglito trafis areon kun longeco ĉirkaŭ 800 m kaj larĝeco ĝis 180 m! Tiutage estis en Hrubý Jeseník inter montopintoj de Keprník kaj Červenohorské sedlo registrita plej intensa pluvego dum tempo de meteorologiaj observoj. Sur Červenohorské sedlo pluvis dum 2 horoj ĉirkaŭ 180 mm da precipitaĵoj. Sur montopintoj tiel devis nature pluvi ankoraŭ pli multe. La teraĵo, ŝtonoj, arboj kaj plua materio el la terglito poste baris plene la valon de rivero Hučivá Desná kaj kreis ampleksan baraĵon. Sekva traŝiro de la nestabila nova digo faris katastrofajn damaĝojn en la tuta valo ĉirkaŭ de rivero Desná. Dum tiu ĉi katastrofo pereis kvar homoj.[2]

Turismaj vojoj[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge laŭ la kapeleto kondukas ruĝa turisma marko ruĝa kaj verda turisma marko verda turismaj vojoj el Červenohorské sedlo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ŠULEŘ, Oldřich. (1985) Modrá štola a jiné pověsti z hor na severu, p. 21–22.
  2. http://www.muzeum-sumperk.cz/index.php?item=cinnost/publikacni-cinnost/vlastivedny-sbornik-severni-morava/obsah/&larticle=83

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kolektiv. (2009) Jeseníky-Šumpersko a Králický Sněžník. Průvodce po Čechách, Moravě a Slezsku, p. 33–34.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]