Kalvinana nova preĝejo (Soroksár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana nova preĝejo de
Soroksár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Soroksár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Dato de konsekro 2020
Arkitektura priskribo
Konstruado 20182020
Specifo
Enhaveco 215 sidlokoj (kun la galerio)
Alto 35 m (turo)
Konstrumaterialo briko, betono
Ligiloj
vdr

La kalvinana nova preĝejo estas religia konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Soroksár.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro aliĝo de Soroksár al Budapeŝto (1950) pli novaj loĝantoj alvenis al la randa parto de la komunumo. En 1957 la kalvinanoj aĉetis loĝdomon, kies ĉambron ili trakonstruis konvena al diservo. En la sekva jaro oni fondis filion de la [[kalvinana malnova preĝejo. En 2010 la domo estis vendita por akiri komencan kapitalon al konstruota kirko. La konstruaĵo komenciĝis en 2011, la paroĥo estis preta en 2015. Oni provizore aranĝis mesojn en la paroĥejo (inter 2010-2015 en ĉambro de la katolika preĝejo). La kalvina nova kirko mem estis konstruita inter 2018 kaj 2020.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La turpinto estas piramida. Interne la sidlokoj duonronde ĉirkaŭas la predikejon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.