Kalvinana preĝejo (Balatonszőlős)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de Balatonszőlős
Kalvinana preĝejo en Balatonszőlős
Kalvinana preĝejo en Balatonszőlős
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonszőlős
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en Hungario, en vilaĝo Balatonszőlős.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas - en la vilaĝo la unua kirko el ligno estis konstruita inter 1309-1313, el ŝtono en la 1330-aj aŭ 1340-aj jaroj. La unua mencio okazis en 1343. En la dua duono de la 16-a jarcento la reformacio atingis la vilaĝon, la loĝantoj iĝis kalvinanoj. Ili akiris la preĝejon kaj trakonstruis ĝin. En la 18-a jarcento la kontraŭreformacio ne tuŝis tiu ĉi lokon. En 1796 la preĝejo estis rekonstruita. En 1978 arkeologoj komencis esplori la konstruaĵon, en 1982 finiĝis la renoviĝo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas nekutiman aspekton, la kvadrata turo aliĝas al flanko de la navo. La turo estas apogita per 2 pilieroj, ankaŭ la navo havas pilieron. Meze malsupre funkcias la enirejo. La navo estas simpla brikoforma. Interne laŭ la kalvinana kutimo la muroj estas blankaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.