Kalvinana preĝejo (Nagykinizs)
Kalvinana preĝejo de Nagykinizs | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Nagykinizs
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagykinizs |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | origine gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Nagykinizs (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri katolika preĝejo Sankta Georgo okazis en 1280. Ekde la 16-a jarcento jam la kalvinanoj uzis ĝin. En 1760 la kirko estis pligrandigita kaj trakonstruita laŭ baroko. En 1865 incendio okazis, poste oni rekonstruis la kirkon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto laŭ bordo de Hornád. La fasado estas simetria kaj simpla, meze la enirejo estas videbla. Super la enirejo malgranda ovala fenestro situas. Ankaŭ la navo estas simpla ĉe la anguloj kun apogpilieroj. La baroka parto estas iomete pli larĝa, ol la gotika parto. La konstruaĵo ne havas turon. Interne la plafono estas ebena kun pentrita kasona plafono. La galerio estis farita el ligno, la predikejo estas masonita.
Sonorilostablo[redakti | redakti fonton]
En dekstra flanko de la kirko simpla ligna sonorilostablo altiĝas.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- hungare kun foto